Ŝajnas, ke pruvitiĝis tiu mia iama supozo, ke iuj 'monhavaj gravuloj' en Esperantio enviis tiun furoran portalon de Ĝangalo, kaj ne domaĝis elspezi monon por, ke tiu interreta portalo de Flavio Rebelo ne plu ekzistu:
Jen citaĵo el intervjuo kun Flavio Rebelo:
”Post la vendo de Ĝangalo, dum kvin jaroj mi estis devigata folasi la E-movadon, ĉar la tiama aĉetinto de la portalo, kun la celo ne trovi konkurencanton en Interreto, aldonis al la kontrakto feran klaŭzon, por ke mi ne kreǔ ian ajn retpaĝon en Esperanto.”
Substrekon mi faris.
Ne hazarde okazis tiutempe en 'Libera Folio' tiu atako kontraǔ Flavio Rebelo. Iujn personojn ĝenis tio, ke Esperantistaro preferis ne portalon de UEA, al kiu pagis kotizojn, sed tiun senpagan portalon Ĝangalon.
Tiam, kiam en mondo aperis mono, aperis ankaǔ kanajleco...
1 comment
HORVÁTH János András said: