(Dediĉita al mia patro)
Kun patro man' en mane
Triste serena dimanĉo
Tagoj nebulaj, lontanaj
La memoroj elvokas
miajn paŝetojn infanajn
Duraj, militaj jaroj
forpasis dankal Di’
Longan vojaĝon entrajne
kune travivis mi kaj vi
Jen man’en mano de l’patro
en la urbeto ĉemara...
Flugas la pensoj vesperaj
al la persono plej kara.
De viaj manoj kreita
mia marista vesteto:
ĉemiz’ kun blanka kolumo,
blua plisita jupeto.
Ni paŭzas en la kukejo
post porinfana meso
trinkante tason da teo,
manĝante tranĉon da kekso.
Niaj solecaj promenoj
tra la ĉeurba arbaro
kaj laŭ la river’ fluanta…
Tri kilometrojn al maro.
L’ ondoj aspergas nin dolĉe
post tutsemajna laboro:
mia, ĉe benko lerneja,
via, ĉe tablo tajlora.
Mi dankas vian patrecon
Vian forlason priploras
Via konstanta ĉeesto
subtenas min kaj konsolas.
Helena
*1 kekso = keks ( tipe pola bakita dolĉaĵo)
* 2 lontana (laŭ reta vortaro) malproksima por meznivela leganto restas nur gvate gapi la drolan miksaĵon de raraj vortoj kaj lontana senco [1]; povus veturi pli kaj pli lontanen, ĝis la insuloj
11 comments
Helena Tylipska said:
MIKELO (Michel Derey… said:
Helena Tylipska said:
Helena Tylipska said:
Helena Tylipska said:
elkore Helena
Helena Tylipska said:
Viaj komentoj estas al mi tre karaj: miaj vortoj pri mia patro vekis ankaŭ Viajn memorojn, estas multe por mi, tio kortuŝis min. Dankon!
Helena
Hans-Georg Kaiser said:
la poemo estas bonega, sed certajn aferojn mi ŝanĝus:
L' ondoj- Kial ne simple: Ondoj... (La ondoj estus ĉiuj ondoj) sed tio ne devas esti...
dankal Di' = dank' al Di' (ne bona laŭ gramatika vidpinkto, sed ŝajne ofte akceptata tiel...
laŭe river' = laŭ la river'
Muiltaj ne komprenas tion, kial Blazio kaj mi tre skrupule kritikas tekstojn, sed kial ni havu tiujn makulojn sur via pura suno, la poemo memestas altkvalita, tre bela, tre kunsent-ema. Kial aĉigi ĝin per tiaj nenecesaj eraretoj...?
Mi esperas, ke m´vi komprenas min, mi trovas vin tre simpatia, ankaŭ vian poemon, sed superfluajn tiujn eraretojn ne tiom, jen ĉio:))
Tre amikeme, Cez!
PS: Se vi permesus, mi volus publiki ĝin en mia retmagazino Karapaco-Panoramo...- pro ĝia eksterordinara kvalito.
Helena Tylipska said:
Mi dankas vin por viajn konsilojn, sed mi opinias ke mi devas iom ekspliki pri la enhavo kaj sentoj de la poezio: en ĝi “l’ ondoj” estas “tiuj ondoj”, la ondoj de tiu preciza tago konservitaj en mia memoro ĝis nun.kaj certe por ĉiam; la aliaj estas ajnaj ondoj, sed mi celas tiujn ondojn, por mi diferencaj el ĉiuj aliaj, spekte kaj emocie kundividitaj kun mia patro: tiuj ondoj estis nur niaj, ili estis kaj estas “la ondoj” por mi unikaj.
Al “dank' al” (ne bona laŭ gramatika vidpunkto, sed ŝajne ofte akceptata tiel...mi preferas la laŭfundamentan kunmetitan vorton “dankal” (vidu detaloj en ELIRO aŭ ELIRO Amikoj >
Ø > www.ipernity.com/group/38610 >
Ø > www.ipernity.com/group/eliroamikoj/discuss/13885
Obstina kiel azeno, mi dankas!
Kompreneble mi dankas ankaŭ por la eventuala publiko en via retmagazino Karapaco Panoramo.
Asterisku viajn eventualajn ŝanĝojn.
Amike Helena
Hans-Georg Kaiser said:
kiel la afero statas, mi ne volas plu esti via lingvokritikisto, tial mi prefere rezignas pri la uzado de la teksto.
Amike, Cez!
Helena Tylipska said:
Amike Helena
Jakvo said: