Loading
Hajko-forma versaĵeto por Kristnasko


Bril’ de l’ abio
lumplenigas la ĉambron;
ja , for - glacio.


Senhejma la ul’

streĉita pro malvarmo
vagas sen plezur’


La
ĉifon-vesto
kovras magran figuron:
ĝin fest’ forestos.


Eble teleron

de sup’ iu donacos
en ĉi vespero.


Lum’ de kandelo

ŝtelita en preĝejo,
donos hel-eron.

H.











6 comments

Inactief said:

Kara Helena, ĉu ankaŭ en via hejmo oni metas sur Wigilia tablo unu aldonan manĝilaron por perdita vaganto. Mi forportis tiun tradicion el mia gepatra hejmo al mia nederlanda hejmo. La manĝilaro staras tie ne nur simbole, sed vere bonintence....Dum jaroj neniu sidiĝis.
11 years ago ( translate )

Helena Tylipska replied to Inactief:

Tiu estas unu el plej belaj kaj dignaj polaj kutimoj, kiujn mi rememoradas kun kortuŝo kaj nostalgio. Jes, okazis ke mi preparis tiun lokon por mia itala vigilio, sed ĝi estas nek sentita nek komprenita en Italio. Tamen ĉe nia ĉi tiea tablo jam sidiĝis senhejmulo, kolportisto, eksterlanda ŝoforo, nur pro fakto ke ili serĉis helpon, sen atendi vigilian vesperon. Certe, tiu helpo ne estis granda, sed mi instruis al miaj infanoj esti gastemaj kaj helpemaj kaj mi nun estas fiera pri miaj filinoj. Niaj povoj, eblecoj ne estas grandaj , sed mi ĉiam praktike apogas min al pola proverbo " Tio ,kion la hejmo posedas, kun gasto dividas" (Czym chata bogata, tym rada) Estas malfacile traduki ĉi tiun proverbon ĉar nur tiuj, kiuj estis gastoj en polaj familioj, povas ĝin kompreni; pola gastemo estas speciala, unika, sendepende, ĉu la familio estas pli aŭ malpli riĉa kaj ĉi gastemo estas, kompreneble, adekvata al la eblecoj kaj kondiĉoj familiaj. Nu, Jola, cetere Vi scias tion same kiel mi, la klarigo estas por ne poloj. :-))
11 years ago ( translate )

Inactief replied to :

Jes, kara Helena, mi bonege scias kiel valora kaj unika estas la pola gastameco. Mi spertas ĝin ĉiam kiam mi revenas al Pollando. Ankaŭ miaj eksterlandaj gastoj spertas kaj ĉiam spertos polan gastamecon en mia nederlanda hejmo.
11 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Kara Danilo, vi bone scias ke publikaj , karitataj manĝejoj en ĉi tempoj multobliĝas...
11 years ago ( translate )

Hans-Georg Kaiser said:

Ankaŭ mi imagas Jesuon kiel malsatan senhejman povrulon, neekonate vaganta sur la stratoj. Dum li serĉas varman supon kaj korvarmon, la trosatuloj festas Kristnaskon. Ankaŭ mi estas tia tro-satulo. Sed ankaŭ mi havas plu certajn iluziojn pri mi, kvankam mi ne apartenas al iu eklezio. Ekzistas tiom da tielnomataj kristanoj, sed tiom malmulte da veraj anoj de Jesuo Kristo. Amen.

Unufoje en la jaro mi vizitas kutime preĝejon, do estas je Kristnasko, sed mi ne povas diri, ke mi tie sentas min tre hejme, kiel dirite, Jesuo estas ie ekstere, tie, kie neniu supozas lin. Jesuo kaj la eklezioj estas du diversaj aferoj. Tamen, certe ankaŭ Jesuo de tempo al tempo vizitas pro sciviolo pregejon kaj ridetas pri la naiveco de la homoj. Sed li ja certe pardonas ankaŭ tion, ke ili serĉas lin je la malĝustaj lokoj. Li komprenas la homojn, sed ili ne lin, ili subtaksas lin aŭ faras pro oportuneco Dion el tiu eksterordinara homo. Kaj se li staras en vico por supo, li foje ekkonas siajn homfratojn kaj homfratinojn en tiuj, kiuj donas la supon al li. Certe ne en la sinjoro pastoro, kiu grakas kristnaskvespere kiel korvo pri tio, ke la homo estu obeema al Dio, kaj ke li venu pli ol nur unufoje ĉiujare en la preĝejon, por ke la vicdirektoroj de Jesuo havu eĉ pli bonan vivon:).

Kristnaskan saluton de Cez!
11 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

La festoj! Ili perdis iaman signifon. La festojn ĝuas nur komercantoj kaj ĉijare ili plendis multe pro tro malgranda movado. Pozitiva flanko de la krizo estas fakto ke la homoj ekbremsis ne kontroleblan emon aĉeti ĉiujn stultaĵojn por esti originalaj. Mi rigardis elspezojn de acetantoj en vico antaŭ la kasoj de supermerkatoj: ĉijare la radkorboj estis pli esencaj, kun malpli da viandoj, malpli da fiŝoj (ege multekostaj) sed kun pli da lokaj varoj, kies prezo estas pli akceptebla. Diversaj karitataj organizoj oferis al aĉetantoj plastajn sakojn por, apud propra elspezo, meti ion por ĉiam multipliĝantaj povruloj. Kiam mi vidas aŭ legas pri mondo suferanta pro malsato, nu, mi iom hontas, mi hontas ke ni neniam estas kontentaj pri tio , kion la vivo oferas al ni. Ne estus malbone fari kelkajn paŝojn malantaŭen, halti, pripensi kaj laŭeble alĝustigi nian vivon...?
11 years ago ( translate )