Loading
La fino de la filozofo - Trilussa


Apenaŭ eniris en virgan arbaron

la profesoro de filozofio,

ĉiuj simioj descendis el arboj

kun intenco forpeli lin el tie.



Sed la hom’ diris: Nu, kion mi faru,

resti filozofo ne havas sencon

en ĉi socio plena da kaptiloj,

kie la agado trompas la menson.



Hodiaŭ, valoraj estas nur muskoloj :

La racio gajnigas eĉ ne groŝon...

Pli bonas la simioj ! –

Kaj povra filozofo

Surgrimpis la palmon de kokosoj.



Esperantigis Helena


3 comments

Helena Tylipska said:

Mi pensas ke signifas tipon de skrib-karakteroj uzataj. Mi tion ne skribis . Ĝi aperis aŭtomate post mia "kopiu - algluu" Nu, mi provos ĝin forstreki...
Mi sukcesis! :-))
13 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Blazio, dankon por steleto :-)
13 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Vi pravas, mi tion ne rimarkis. Kaj eble ni eĉ gajnis dankal tiu ŝanĝo : )
13 years ago ( translate )