Mia vidpunkto
Ŝtatoj (aŭ estraroj?) trompas propran popolon,
fermas la okulon je realo,
praktikas malĝuston.
Firmaoj postulas ĵuron, ke virino ne gravediĝos.
Oni praktikas falsan demokration.
Infanojn edukas malbone la medio:
familio povas nenion.
La edzoj diras: "faru, kion vi volas" kaj postulas ĉion.
Edzinoj kaj gepatroj iel solvas propran devon.
Mi batalas, batalas.
Mia luktado vanas.
Mian naskiĝtagon mi festas neniam.
( dediĉita al s-o Blazio)
2 comments
Helena Tylipska said:
Helena Tylipska said:
Vidu, mi ne estas juna, mi kreskigis du filinojn, kiuj siafoje kreskigas kaj edukas la siajn. Mi ne ĉiam konsentas kun ili, sed mi kontentas de ili, vidante, ke ili havas proprajn ideojn (ne malproksimaj de niaj), ke prizorgas proprajn filojn, petante helpon al neniu, ke miaj kvar nepoj havas proprajn karakterojn kaj ankaŭ vidpunktojn. Ili kreskas liberaj esprimi sin, protesti, kiam ne estas kontentaj, elekti interesaĵojn,
Mi povas diri, ke mi kreskis kaj maturiĝis kiel virino post geedziĝo, do ĉi tie, en Italio. Mi prenis plenan konscion pri vivo kaj ties ecoj kaj malfacilaĵoj. Kvankam dommastrino, mi partoprenis kaj plu partoprenas vivon socialan kiaj politikan de mia dua patrujo. Kompreneble , ke mi ankaŭ plendas, sed mi ne mallevas la kapon. Por mi ĉiu tago estas la tago de renaskiĝo, tago de la espero pri pli bona morgaŭo ankaŭ pensante al tiuj, kiuj venos post mi...