Loading
La ĉieloj

La steloj malaperis en ĉielo.

La konstelacioj disperdiĝis

en strat-anguloj

de niaj urboj bruantaj,

vomantaj odoron de petrolo,

sufokitaj de fum-vualo.

La filoj de nia tempo

fermitaj en siaj ĉambroj

serĉas ĉielon lazuran

en la vindoza fenestro

de siaj

lastgeneraciaj komputoroj.

H.



5 comments

Vitoresperanto said:

Kia bela poemo Helena! Gratulon!
14 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Koran dankon! mi skribis ĝin rigardante mian nepon sidantan ĉe komputilo :-)
14 years ago ( translate )

MIKELO (Michel Derey… said:

Belege... sed bedaŭrinde plenplene de veraĵoj pri nia nuna vivo sur nia kompatinda belega planedo!
Gratulon, kara Helena!!!
14 years ago ( translate )

Helena Tylipska replied to MIKELO (Michel Derey…:

Fakte, estas tro malmulte da infanoj en publikaj ĝardenoj, sur kampoj, en la kortoj de blokdomoj ofte oni eĉ malpermesas, ke niaj infanoj ludu. Kio restas por ili?
14 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Kara Jadranka, jes gravas havi ekonomian eblecon, sed gravas havi sencon de amikeco, de reciproka kundivido. vivo ŝanĝiĝis multe, labor-horoj ne koincidas kun tiuj de niaj amikoj, kun lernej-horoj de niaj, filoj, eksteraj ejoj fariĝis danĝeraj por infanoj, junuloj, ofte eĉ prohibitaj. Familioj fermas sin ene kvar propraj muroj, sen koni eĉ apudan najbaron. Ni vivas en amaso, kaj ni sentas nin solaj. Vi pravas dirante ke la komputiloj etas ilia kaj ankaŭ mia drogo, mi preferus havi pli realajn kontaktojn kun la medio, sed ĝi (medio) tute ne helpas nin.
14 years ago ( translate )