Loading
Ventorozo

Blovas la vento

el okcidento,

portas nubon kun pluvo.

Blovas vent' norda,

elfjorda,

portas neĝan kovrilon.

Blovas la vento

el oriento,

kaj kunportas incenson.

Blovas vent' suda,

dezerta

kun lamento infana,

ĉar mortis patrino

...kaj infano senpana...

Blovas la vento el okcidento.

Blovas vent' norda, elfjorda.

Blovas la vento el oriento.

Blovas la suda kun lamento.

Helena





4 comments

Helena Tylipska said:

Mi preferas formon "ventorozo" ĉar la "ventrozo" povas esti iom konfuziga pro eventuala miskompreno kiel "ventr-ozo" : ŝajnas iu malsano.
Koran dankon :-)
15 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Dankon ,kara Kunihiko, tamen mi pensas , ke al mi mankas muuulte por esti lumigita poeto :-)))
15 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Dankon, same kiel al mi portas momenton de medito, kortuŝo, ĝojo, legi la skribaĵojn de ĉiuj amikoj en Ipernity :-)
15 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Estas bela kaj aprecata de mi Via komento :-)
14 years ago ( translate )