La fama libro "Sklavoj de Dio" de la hungara verkisto Gárdonyi Géza ĵus aperis en la Kroata lingvo. Interesaĵo estas, la traduko okazis el Esperanto. Elkoran gratulon al la tradukinto. :-) Vidu: www.ipernity.com/doc/250888/14010407
12 years ago / 2 030 visits / 4 comments / 1 person likes
Al ĉiuj miaj karaj Geamikoj, kiuj festas Kristnaskon, mi deziras benitan, belan Kristnaskon. Al ĉiuj miaj karaj Geamikoj mi deziras tre sukcesoplenan feliĉan novan jaron en ĝojo, en bonega sano.
13 years ago / 2 041 visits / 1 comment / 2 people like
En restoracio mendas tri homoj. - Mi petas fruktoteon. - Ankaŭ mi. - Mi petas verdan teon, sed portu ĝin en pura taso! Post tri minutoj reaperas la kelnero, por disdoni la teojn. - Kiu el vi mendis en puran tason?
13 years ago / 1 998 visits / 8 comments / 1 person likes
Bükkábrány estas malgranda vilaĝo en Nord-Hungario, ĉe montaro Bükk. Ĉe la vilaĝo funkcias ekstera lignito-minejo. En somero de 2007. la laboristoj subite rimarkis 15 pecojn da interesaj „makuloj”. Ĉar la trovaĵo promesis sin tre interesa, ili anoncis la aferon al la arkeologoj. Post purigado de la…
14 years ago / 3 055 visits / 12 comments / 5 people like
Aldono al rememoroj de Imre Szabó kaj Éva Juhász pri Karlo Fajszi Leginte rememorojn pri Oĉjo Karlo Fajszi, dolore ekbatis mia koro. Jes, jam ankaŭ li ne estas inter ni… jam ekde kvar jaroj. Kompreneble, mi ne nun sciiĝis pri tio. Sed venis la memoroj. Esperanton, nian Belegan, Bonegan lingv…
17 years ago / 4 663 visits / 9 comments / 2 people like