La 11-a de aprilo , naskigxtago de elstara hungara poeto Attila JÓZSEF ,en Hungario estas "Tago de la Poezio". Jen poemo de li tradukita de nia esperantista poeto Imre SZABÓ www.ipernity.com/home/32699
(el la volumo "Purakore" )
Senespere
Lante, revante
Sed oni fine jen alvenas
sur marĉa, sabla, trista tero,
kontemplas reve, kapon tenas
prudente, saĝas sen espero.
Sen trompo ankaŭ mi ekstrebas
kontempli saĝe kaj leĝere.
Arĝenta hakilsvingo ŝvebas
sur popla foliar' mistere.
Nenio-branĉon sidas koro,
etule tremas sen kolero;
alaras milde el la foro,
ĝin spektas, spektas ĉiu stelo.
En firmamento
En fimamento ferkolora
dinamo rotacias pende.
Ho, muta vi stelaro fora!
La vortoj sparkas interdente -
Pasinto mia: la senbrua
ŝtonaro de traspaca falo.
Forsvingas sin la tempo blua.
Glavakron brilas ia hararo -
Super la lipoj pasintgustaj
raŭpdikas la lipharoj vaste.
Doloras koro, vortoj rustaj.
Sed kiun mi alvoĉu laste -
1 comment
Erzsébet Tuboly said: