8 years ago / 695 visits / 2 comments
8 years ago / 626 visits / 1 comment
Arĝenta lunlum’ Dolĉe odoras floroj. Maja vespero. El foro stele brilas Viaj okuloj por mi.
8 years ago / 693 visits / 1 comment / 4 people like
Jen belega foto el la paĝo de hungara veterprognoza komunumo.Ne mi fotis, sed vidanta ĝin venis en mian kapon la jena hajko: Fulmas kaj tondras. Homoj tremante timas. Dioj diboĉas.
8 years ago / 427 visits
Pintoj kaj valoj Fine silent’,vibranta Rekta linio.
8 years ago / 397 visits / 1 comment / 1 person likes
Finas septembro. Pale flavan folion Kundancas vento.
9 years ago / 620 visits / 1 comment / 4 people like
Jam vesperiĝas. Laca abelo dormas En florkaliko.
9 years ago / 579 visits / 4 people like
Nun Leviĝas la ruĝa Lun' Promenos Ĝis aperos Sun'.
9 years ago / 578 visits / 3 people like
Maja vespero. Floras floroj kaj arboj Mielodoro. En la aero Promes' de amoro Dolĉa odoro. Dolĉa odoro. Kiu pensus nun pri mort'? Belas la mondo. Jen ĉe la vojorando Mortanta kuŝas kato.
9 years ago / 702 visits / 4 comments / 6 people like
Blua ĉielo. Ĉerizoflorpetalojn Kirlas la vento. Sur verdaj herboj Blankas floropetaloj. Aprila neĝo.
9 years ago / 486 visits / 4 people like
La Tempo fluas. Ni pli kaj pli malmultas Ĉirkaŭ la tombo.
9 years ago / 741 visits / 3 comments / 5 people like
Flave paliĝas la herbejoj kaj kampoj. Malsanas somer'. Facila nebul' kovras la tremetantajn rosperlajn florojn.
10 years ago / 655 visits / 9 people like
Somer' senpluva. Dezert' sur kampoj ĉie. Dezert' en koroj.
10 years ago / 944 visits / 3 comments / 6 people like
Aprila tempo. Ĉerizoflor'- petalojn Kirlas la vento.
10 years ago / 809 visits / 1 comment / 4 people like
JÓZSEF Attila : Dio Vidis mi, Sinjoro, Viajn montojn, kaj tiom malgrandas mi. Mi ŝatus esti granda, simila al Vi, por povi sidiĝi sur vian sojlon, Sinjoro. Mi metus la koron tien, sed kiel plaĉus al Vi mia malgranda koro? Ĝia malforta balbutado perdiĝus en la tondro de Viaj enormaj montoj, kaj sub m…
10 years ago / 709 visits / 1 comment / 5 people like