Hodiau venis sonĝo la sonĝ' al mi plej bela
Kiun sonĝis mi dum mia vivo
Mi sonĝis ke la homoj preokupitaj estis
Serĉe de konsola vivmotivo
Tiam ĉe la pordo iu kriis
Malgraŭ ĝi malferma Li eniris
kaj estis io tiel dia, luminfan' revelacia
kaj kanzonon kantis el la kor'
La…la..la… (koruso)
Havis li naive, la saĝan simplecon
kaj simplece diris tiel ĉi
Ke ĉio ja pli fortas kiam ĉiuj kantas
Kun la kunaj voĉoj kaj ke mi
Devas ĉi kanzonon pri esper'
Instrui ĉiujn ĉe mi sur la Ter'
Kaj ke l' fido kaj pardon', pro forto de tiu kanzon'
De Di' estus aŭdata en ĉiel'
La…la…la.. (koruso)
Kaj ĉi etan himnon, Mi iris kantante
Kaj ekvidis mi iun surstrate
Ridetis eta knabo portanta la esperon
Kaj de li jen mi akompanate
Kaj geknaboj nun ne ludis plu
Kaj nin sekvis tiuj ĉi kun ĝu'
Kaj jen kreskadis pli ĉi ar'
Ĉi porpaca gefratar'
Kaj marŝantaj estis pli ol cent'
La…la…la… (koruso)
Kaj ĉie sur la tero grandiĝis la cifero
De ĉi marŝantar' al milion'
Invadante stratojn, kampojn kaj la urbojn
Disigante pacon per kanzon'
Kaj responde brile en ĉiel'
Lum' aperis en ravanta hel'
Kaj eksonis sonoriloj diris Di' al siaj filoj
Jen la pac' en tuta sia bel'
Malamikoj brakumadis kaj brakumante nun festadis
La veran bonon, pacon al homar'
La…la…la… (coro)
0 comments