Soneto de Fideleco Vinicius de Moraes - versio de Vitor Mendes
Pri l' tuta mia amo mi atentos
Tiom, kaj plej zorgeme ĉiel, ĉiam,
Ke eĉ ĉe io plej mirinda iam
Estos por ĝi ke mi plej ame sentos.
Kaj ĝin mi vivos ĉiun tagan horon,
Kaj por ĝin laŭdi estos mia kanto,
eĉ se malĝoja eĉ se mi ĝojanto,
Kaj jen mi ridos jen elverŝos ploron.
Kaj ĉe l' estonta veno de l' barkisto
de l' morto aŭ ĉe l' veno de l' soleco,
Finvojoj por vivant' kaj por amant',
Pri l' mia am' mi diru kun certeco:
Ne estu ĝi, ĉar flam', eterna kant',
Sed senfina dum sia mond' ekzisto.
Soneto de Fidelidade
Vinicius de Moraes
De tudo ao meu amor serei atento
Antes, e com tal zelo, e sempre, e tanto
Que mesmo em face do maior encanto
Dele se encante mais meu pensamento.
Quero vivê-lo em cada vão momento
E em seu louvor hei de espalhar meu canto
E rir meu riso e derramar meu pranto
Ao seu pesar ou seu contentamento
E assim, quando mais tarde me procure
Quem sabe a morte, angústia de quem vive
Quem sabe a solidão, fim de quem ama
Eu possa me dizer do amor (que tive):
Que não seja imortal, posto que é chama
Mas que seja infinito enquanto dure.
0 comments