Malnovaj memoraĵoj.
Iam mi akiris memoraĵojn kiujn verkis mia fora kaj flanka parenco patrinflanka. Li verkis tion ĉi en la jaro 1846-a, tiutempe aĝante 83 jarojn. Lia patro estis signifa persono inter pola nobelaro en tre fora - orienta parto de tiutempa Polujo. Nun tiu ĉi loko troviĝas en orienta Bjelarusio - proksime al la limo kun Rusio.
La aŭtoro rakontas pri sia vivo, naskiĝloko, kutimoj regantaj en nobela bieno, pri parencoj kaj konatuloj de sia patro. La verko estas ankaŭ interesa el la lingva vidpunkto - skribita en lingvaĵo de la fino de 18-a jarcento. La tuto ne estus interesa al pli vasta legantaro, sed unu fragmenton tamen mi tradukis kaj volas prezenti. La okazaĵo estis verŝajne ĉ. la jaro 1770-a. Jen proksimume kion la aŭtoro skribis:
"... Nome mia patro havis tre bonan konatulon Jezuiton pastron Berent, denaska Varmiano (Varmio - regiono en nordoriento de nuna Pollando - mia alskribaĵo - T.E.K.), tre ne nur edukitan sed ankaŭ konatan Mediciniston, ĉe kiu (mia patro) konsiladis pri siaj difektoj, kiuj lin komencis persekuti. La medikamentoj de li preskribitaj estis tiel bonefikaj, ke sentiĝis granda pliboniĝo de suferoj de mia patro. Estante foje ĉe ni kaj aŭdinte mian ĉirpadon, diris li ke volas fari por mi memoraĵon. Apenaŭ tiam oni komencis scii kio estas vakcinado de variolo, malsano milionojn da geinfanoj formanĝantan. Pastro Berent deziris ĝin al mi vakcini. Panjo estis tre malfacila por konsenti, sed Paĉjo baldaŭ estis konvinkita kaj ŝin ankaŭ konvinkigis tiel ke oni decidis fari la operacion. Ĝuste filo de la bienestro ekmalsanis je variolo do de li pastro Berent deprenis la materion kaj min preparis pere de eta dieto kaj kelkaj medikamentoj; kaj poste vakcinis min je ambaŭ brakoj. La variolo feliĉe bone alpropriĝis kaj post kelkaj tagoj de bruldoloro kaj ekzantemo, poste eksekiĝis. Ekzantemo estis sufiĉe abunda sur la brakoj kaj kruroj, sur vizaĝo tamen nek unu variolo aperis. Post semajno kun duono mi jam estis sana kaj libera de ebleco akiri la naturan kiu de tempo al tempo furiozadis en la regiono. Pro mia ekzemplo oni petis ankaŭ vakcini la geinfanojn de bienestro kaj la servistaron kaj ankaŭ la loĝantojn el la vilaĝoj. Al ĉiuj sukcesis tre bone. Neniu infano mortis nek akiris veran variolon. Tiutempe ankoraŭ la Vakcino ne estis konata en nia regiono. Pastro Berent estas por mi memorinda unue pro tio ke mi danke al li estas sana kaj poste li fariĝis mia granda bonfarinto kaj amiko......."
4 comments
Lars Sözüer said:
Toeko replied to Lars Sözüer:
Sed rimarku: de kie oni havis la vakcinon kaj kiel oni tion faris. Rimarku - ke la unufoja porcio de la vakcino estis "ĉevala porcio" - t.e. ĝia grandeco sufiĉus por ĉevalo. Kelkaj tagoj de bruldoloro ja atestas pri tio! Kiam en 1963-a jaro oni tutan loĝantaron de mia urbo vakcinis devige kontraŭ "variola vera" - estis epidemio - mi sentis nenion kaj sekvintan tagon simple iris al laborejo.
Nu - sed iel oni devis komenci. Ja estis nur 18-a jarcento...
Lars Sözüer replied to :
Toeko said: