Mi scias, ke vi nun rigardas al mi. Rigardas per iom timigitaj okuloj de Pollando, per nedecidemaj gestoj de Francio, per nervecaj krietoj de Latvio. Per skeptika tikado de Hungario, malstreĉa muĝado de Italio, enigma silento de Israelo. Per malproksimaj krietoj de Usono kaj Kanado. Kaj per okuloj de cento da aliaj landoj.
Vi rigardas ĝene. Ofte mallevas la okulojn. Precipe kiam ni per niaj korpoj ŝirmas niajn infanojn dum vicaj raket-atakoj. Kaj kiam vi kuraĝas levi la okulojn, rigardas mire. Ĉirkaŭrigardante unu al la alia: hej, kio estas tiu Ukrainio? Oni superverŝas ĝin per raketoj “Grad” (Hajlo) kaj ĝi kontraŭstaras. Al ĝi estas direktitaj flugilhavaj raketoj – ĝi kontraŭstaras. De ĉiuj flankoj aŭdeblas grincado de tankoj – ĝi rezistas. Al ĝi oni rekte diras ‘’I am very sorry and deeply concerned, but...” kaj ĝi – nu, vi kiel volas, kaj mi dume iras faligi ĉasaviadilon. Oni montras al ĝi “nuklean butonon", sed ĝi trankvile ridas kaj faras bruligajn koktelojn.
La mondo ne spiras, la mondo febre aĉetadas trankviligajn kuracilojn – kaj Ukrainio rezistas. Pro kio ĝi fariĝis tia? Eble io tia estis en la patrina lakto? Per kio oni nutras niajn militistojn, milojn da volontulaj manoj?
Ĉu scias vi, la mondo, jes, vi vere ne scias. Ankaŭ ni ne sciis ĝis la nuna tempo. Ni ne sciis, ke ni havas tian forton. Tian potencon. Kaj tian amon. Tio estis ĉiam. Simple tio dum jaroj kuŝis sub sovetiaj ruinaĵoj, “rusa mondo”, sub plumoj de kolomboj de paco kaj branĉoj de tutsovetia “amo”. Tio kuŝis kaj atendis la tempon por eksplodi. Eksplodi ne per timo. Timo estas ĝuste tio, kion nun sentas vi, la mondo . Sed ni sentas tion nun iel aliel. Ni sentas koleron. Pro ĉiu mortigita infano. Pro ĉiu kripligita sorto. Pro ĉiu bruligita urbo. Pro ĉiu neefektivigita revo. Ĝuste tiu kolerego donas al ni fortojn!
Ni sentas liberon. Unuafoje. Vere. Tiel akre kaj tiel forte. Nudan, senteman kaj samtempe potencan liberon. Ĝuste tiu libero donas al ni fortojn.
Ni sentas amon. Ho, kiel ni sentas la amon. Kiam ne estas proksimuloj kaj flankuloj. Kiam ĉiuj maksimume estas kiel parencoj. Kiam milionoj da manoj metodike pavimas vojon al la venko, ĉiu sur sia loko. Kaj tiu amo donas al ni fortojn.
Pro tio, la mondo, vi ne timu. Ni gardas vin. Kaj se vi hontas demandi, ni diros mem: jes, printempo venos kaj ĝi estos flav-blua. Sendepende, ĉu timas vi aŭ ne.
La teksto estas prenita el Interreto, la aŭtoro estas nekonata, traduko de Mikaelo Lineckij
Ukrainio salutas la mondon!

---

0 comments