Toohoku-kongreso
La 22an-23an de oktobro okazis la 52a Toohoku-Esperanto-Kongreso en la
varmfontejo Iizaka en la urbo Fukuŝima. Mi timis, ke pro la radioaktiveco ne
venos multaj homoj, sed same kiel antaŭaj jaroj, preskaŭ 50 homoj ĉeestis
kaj 30 homoj morale aliĝis.
Mi prezidis la simpozion “Esperante pacon por protekti vivon kaj vivadon”,
en kiu reprezentantoj de la 4 gubernioj de Toohoku raportis kaj poste ni
diskutis. Kiel mia fina saluto, mi prezentis leteron de juna esperantistino,
kiu skribis al mi: “En la socio, al kiu mankas espero, mi sentas min pli kaj
pli maltrankvila, sed ĉar mi vivas en tia socio, pli klare vidiĝis al mi
vere valoraj aferoj. Unu el tiuj estas Esperanto. Ĉi-foje mi multfoje kaj
insiste diradas al mi, ke mi serioze lernu Esperanton. Por vivi konservante
vere valorajn aferojn trezore, Esperanto donos al mi multajn ŝlosilojn. Mi
volas agadi por Esperanto per Esperanto kiel vi.”
Vizito al la urboj Iŭaki kaj Hirono
Radioaktiveco en diversaj lokoj en la gubernio Fukuŝima
Profitante tiun kongreson, mi vizitis la urbon Iŭaki, kiu situas ĝuste
sude de la nukleaj centraloj n-roj 1 kaj 2. Mi tranoktis la 23an de oktobro
en la hotelo antaŭ la stacidomo Iŭaki. Je la 8a, la 24an, kiam mi forlasis
la hotelon, mi demandis la deĵorantinon, kiom da radioaktiveco oni kutime
detektas en la urbo, kaj ŝia respondo estis “Ĉi tie estas surprize malalta.
Nur 0.12 mikro-sivertoj”. Tiu respondo estis surprizo al mi, ĉar en mia urbo
Maebaŝi, ĉirkaŭ 200 kilometrojn fore de la centralo, la cifero estas kutime
0.03 mikro-sivertoj, kaj ŝi diras, ke tiu cifero estas surprize malalta.
Tamen ŝi estis prava. En la ĵurnalo de tiu tago mi trovis jenan statistikon:
La urbo Fukuŝima (ĉe la urbodomo): 1.11 mikro-sivertoj
La urbo Nihonmacu (ĉe la urbodomo): 0.84
La urbo Koorijama (ĉe la urbodomo): 0.89
Kaj en la radiuso de 20 kilometroj,
La urbo Hirono (en Futacu-numa): 0.62
La urbo Naraha (en Macudate): 1.45
Antaŭa urbodomo de Tomioka: 3.69
La nuklea centro: 6.50
La urbo Futaba (ĉe Jamada): 27.66
La urbo Namie (ĉe la centra parko): 1.19
Je la 8a, per taksio mi ekiris al la marbordo, kie staras la hotelo
Kanpo-no-jado. Laŭ la mapo pri damaĝoj de la cunamo, ĉirkaŭ la hotelo estis
brune kolorigita, kio signifas, ke la cunamo envenis en tiun distrikton, sed
jam la hotelo funkcias, kaj en la kampoj ĉirkaŭ ĝi restis stumpoj de
rizplantoj, tial la damaĝoj estas ne tiel granda. Nur la digo laŭ la
marbordo estis difektita.
Vizito al la urbo Hirono
Mi revenis al la stacidomo de Iŭaki, kaj poste mi prenis la trajnon de
10:49 al la urbo Hirono, kiu, ĝis la 30an de septembro, estis fermita al la
loĝantoj pro densa radioaktiveco. Tiu trajnlinio estas nomata Ĵooban-linio,
grava linio, kiu ligas Tokion kaj la regionon Toohoku, sed ĉar ĝi kuras apud
la du nukleaj centraloj, la linio interrompiĝis inter la suda stacio Hirono
en la gubernio Fukuŝima kaj la fora, norda stacio Ŭatari en la gubernio
Mijagi. La stacio Hirono estas la plej proksima al la damaĝita centralo de
Fukuŝima n-ro 1.
En la trajno troviĝis, komence, ĉirkaŭ 20 homoj, kaj fine, kiam ĝi
atingis la urbon Hirono je 11:14, nur ĉirkaŭ 10 homoj, inter kiuj estis du
turistoj, kelkaj viroj bone vestitaj eble el Tokio kaj maljunulino kun
lernantino. Antaŭ la stacidomo atendis minibuso kun la nomŝildo de la
elektra kompanio Toshiba kaj aŭtomobilo, en kiujn tiuj viroj eniris. Atendis
du taksioj, kaj mi ekveturis en la unua.
Mi veturis laŭ la ŝoseo n-ro 6. Dume la ŝoforo klarigis diversajn
aferojn: “Eble la forteco de radioaktiveco estas 1 mikro-siverto ĉi tie,
tamen estis senutile maltrankviliĝi pro tio, ĉar ni ne povas ŝanĝi la
situacion. Ĉiuj loĝejoj kaj apartamentoj estis luitaj de TEPCO, por ke ĝi
loĝigu laboristojn por la riparado. El 5500 urbanoj, revenis nur 300, tial
la urbo estas kvazaŭ morta. Lernejoj malfermiĝos en la venonta jaro”.
La taksio proksimiĝis al la granda krucvojo, kie staris kelkaj policanoj
vestitaj blanke kontraŭ radioaktiveco aŭ kontraŭ pluvo. Ili mansigne ordonis
al la ŝoforo reveni la saman vojon. Mi haltigis la taksion kaj fotis ilin.
Apude kelkaj homoj sarkis la trotuaron.
Poste ni iris al J-Vilaĝo situanta en la urboj Naraha kaj Hirono, fondita
en 1997 kiel sporta instalaĵo fare de la gubernio Fukuŝima kaj TEPCO. Por
subaĉeti koron de la loĝantoj, ĉiuj elektraj kompanioj tre bonkore kaj
malavare konstruigis similajn konstruaĵojn tutlande kaj tiu ĉi estis la
modela instalaĵo de tiaj korsubaĉetadoj. Ĝi estis ankaŭ la unua nacia
trejncentro de piedpilko, sed nun oni uzas ĝin kiel stacion por la riparado
de la nuklea centralo.
Enirinte en la terenon, vidiĝis multegaj aŭtomobiloj, inter kiuj estis
levmaŝinoj kaj aliaj kamionoj. La ŝoforo klarigis: “Tiu ĉi tereno estis
piedpilkejo bele gazonita, sed nun ferplanke kovrita, kaj la konstruaĵo fore
videbla estas nun uzata kiel stacio por riparado”. Ni proksimiĝis al la
konstruaĵo. Antaŭ la pordo staris gardistoj, kaj ni ne povis halti. Ĉe la
ŝtuparo mi vidis 3 laboristojn, kiuj ŝajnis al mi pli ol 50-jaraj. La ŝoforo
diris: “Jes, multaj estas maljunaj. Oni diras, ke inter la laboristoj
troviĝas eksaj mafianoj kun teruriga tatuo”. El la taksifenestro mi fotis
kelkajn fotojn kaj revenis.
La centro de riparlaboro en J-vilaĝo
Mi ne revenis rekte al la stacidomo, sed mi eltaksiiĝis en la loĝkvartalo
laŭ la marbordo. Laŭ la malvasta strato viciĝis domoj, sed ĉiuj estis
detruitaj de la cunamo kaj la duono de tiuj estis jam malkonstruita. Kelkaj
domoj estis forlasitaj en la sama stato, kiam okazis la cunamo. Laŭ la
marbordo restas pinarbaro, do mi opinias, ke la ondoj ne estis tiel fortaj
kiel en la urbo Rikuzen-Takada, kie la arbaro tute malaperis. Mi malĝoje
paŝis inter tiuj domoj. Inter tiu strato kaj la stacidomo estis rizkampoj,
sed inundite nun kreskas herbaĉoj kun flavaj floroj.
Rakonto de virino en la trajno
Mi prenis la trajnon de 12:49 al la urbo Iŭaki. En tiu trajno denove
estis tiu virino kun lernantino. Mi havis intereson pri ili kaj alparolis.
Ŝi estis loĝanto de la urbo Naraha, la najbara urbo de Hirono. Jen ŝia
rakonto:
Mia domo situas 200 metrojn ene de la malpermesita distrikto. Kiam mi
rajtis reveni hejmen portempe dum du horoj, mi revenis, sed en la domo estis
plena de netolereble malbona odoro de ŝimo. Troviĝis fendo en la tegmento,
kaj tra ĝi akvo engutis en la domon. Eble post unu jaro la domo fariĝos
neloĝebla.
Post la akcidento ni, la loĝantoj de la urbo Hirono, rifuĝis al la urbo
Aizu, la montara urbo de Fukuŝima, ĉar la du urboj estis ĝemelaj. Ni plendis
pro tio, kial ni devis rifuĝi en tiun montaran lokon, sed poste ni trovis,
ke ni estis feliĉa, ĉar tiuj, kiuj rifuĝis al najbaraj urboj, certe
elmetiĝis al radioaktiveco transportata de ventoj. Mi poste forkuris al
Tokio, sed nun mi loĝas en la urbo Iŭaki kun 3 genepoj. Mia filino devas
labori en alia urbo, kien ŝia kompanio translokiĝis. Mi laboris en manĝejo
en mia urbo, sed nun estas senlabora. Ĉiun tagon mi prizorgas miajn
genepojn. Ĉi tiu nepino estas la plej juna kaj bazlernejanino. Ŝi volas
reveni al sia lernejo, sed jam tio ne eblos.
Al kiom da radioaktiveco ni elmetiĝis? Mi supozas, ke el la centralo
certe elliĝis radioaktiveco, kvankam TEPCO ĉiam diris, ke tio ne okazas.
Neniu scias pri tio, ĉar antaŭe neniu mezuris radioaktivecon en la urbo. Mia
amikino, kiu loĝis tuj apud la centralo, diris, ke pecetoj el la eksplodo
pluvis sur ŝin, kiam okazis la akcidento. Terura afero.
Hodiaŭ mi akompanis mian nepinon por vidi nian hejmon, ne de proksime,
sed de fore. Por tiuj genepoj, mi devas strebi per mia tuta forto.
El la stacidomo Iŭaki la virino kaj ŝia nepino paŝis foren en la senhoman
urbon de Iŭaki.
Mi prenis la trajnon de la 15:40 kaj revenis hejmen je la 21a, Dume mi
purigis mian inteston per alkoholaĵo kaj hejme mi purigis min en banejo.
>
> HORI Jasuo (s-ro)
0 comments