Loading
Prelegvojagxo de Yasuo Hori en Francio

Yasua Hori skribas :

Ekde la 5a gxis la 25a de septembro mi vizitis 8 urbojn cxefe en
Sud-Francio, Parizo, Beziers, La Ciotat, Gap, Romans, Grenoble,
Albertville, kaj Bourg-en-Bresse, prelegante pri Japanio al esperantistoj
kaj urbanoj kaj ludante muzikilojn al lernantoj. Dum tiuj tagoj mi ne povis
raporti pri Japanio, kaj tiu manko estas tre bedauxrinda afero. Mi plenigos
la mankon per raportoj pri la okazintajxoj dum tiuj tagoj.

La 5an de septembro
La 3an de septembro okazis packunveno fare de “Societo de Naŭa Artikolo
de la Japania Konstitucio”, kies ĉefo mi estas. Ĉi-foja kunveno konsistis el
du prelegoj; “Mia hejmloko estas ene de la ‘avertita’ urbo” de s-ino Harigai
Ĵunko, emerita instruistino, kaj mia raporto pri la vizito al damaĝitaj
regionoj. Hodiaŭ mi raportos ŝian prelegon.

Mia hejmurbo estas la urbo Namie apud la Nuklea Centralo n-ro 1 de
Fukuŝima. Tiu urbo havis 20 908 loĝantojn, el kiuj mortis 128 kaj malaperis
55 en la tertremo kaj la cunamo. 600 domoj laŭ la marbordo estis detruitaj
per la cunamo, do du tagojn poste la urba funkcio translokiĝis al la montara
distrikto, kaj pli poste pro radioaktiveco, al la urbo Nihonmacu. La urbo
fariĝis danĝera pro radioaktiveco, tial 40% de la loĝantoj nun loĝas ekster
la urbo.
En la urbo loĝis miaj 96-jara patrino, mia fratino kaj ŝia edzo. La 12an,
unu tagon post la tertremo, mi telefonis al ili, sed neniu respondis. Post
unu semajno mi trovis mian fratinon kaj ŝian edzon, sed ne mian patrinon,
kiu loĝis en maljunulejo. La 20an mi fine trovis ŝin en la maljunulejo
situanta en la fora montara distrikto de la urbo Aidu. Tien rifuĝis multaj
maljunuloj, tial mankis litoj kaj ili devis dormi en la koridoro kiel en la
ambulanco. Ŝi estis demenca, sed frontante al tiu serioza situacio, ŝi
normaliĝis. Ŝi diris, ke ŝi iros ien ajn por vivi, kaj nun ŝi loĝas en la
urbo Kaŭasaki najbara de Tokio. Tamen male de mia patrino, troviĝis multaj
maljunuloj, kies mensstato plimalboniĝis.
Edzino de mia frato diras, ke ŝi nepre revenos hejmen en la urbo Namie.
Multaj miaj konatoj, ĝenerale maljunaj, same diras: “Sen loĝantoj la urbo
fariĝos neloĝebla, pro kio ni, pli ol 60-jaraj, revenos kaj tenos la hejmon
en la bona stato, kaj post 50 jaroj ni revenigos niajn genepojn”.
Post la katastrofo mi estis malkontenta kaj kolera pro la registaro kaj
TEPCO, kiuj ĉiam mensogas kaj kaŝas la veron, sed kiam mi aŭdis, ke la
sake-farejo de la urbo decidis rekomenci produktadon, al mi revenis kapablo
senti malĝojon kun larmoj. Mia kolero iom kvietiĝis, sed mi ankoraŭ suferas
pro sencdiferenco inter mi kaj tiuj, kiuj ne rekte suferas pro la nuklea
akcidento.
Eksteraj homoj provas kuraĝigi la suferantojn per la vorto kiel “Ganbare”
(Strebu! Tenu vin forte!”), sed ĉiun fojon, kiam mi aŭdas tiun vorton, mi
pensas, ke tiu vorto ne kongruas kun mia sento. La plej grava afero nun
estas, ke ni ne forgesu la malĝojon, ni frontu al tiu malĝojo kaj ni insiste
parolu pri aferoj, kiujn ni perdis, kaj tiamaniere ni havu komunan senton
kun la suferantoj.
Antaŭ 17 jaroj, nome en 1994, poeto Ŭakamacu Ĵootaroo antaŭvidis la
hodiaŭan okazintaĵon jene:

Nun troviĝas pli ol 50 nukleaj reaktoroj en Japanio. Tiu nombro estas
enorma. Kaj kvinono de tiuj funkcias inter 10-kilometra zono en nia
distrikto. En tiu malgranda tereno TEPCO nun planas konstrui aliajn du
reaktorojn. Al ni ĉiuj estas klare, kion tio signifas. Ni devas imagi
pereigan aferon okazi en niaj urboj, same kiel en Ĉernobil. Ni devas demandi
nin, ĉu ni povos akcepti tiun kiel nian propran aferon. Tio ne signifas, ke
ni mortos momente, neniam komprenante, kio okazas al ni. Tio signifas jenajn
aferojn:
Ni devas forlasi nian hejmlokon, nian kutimon, nian domon, niajn kampojn
kaj ĉiun posedaĵon, al kiuj ni, niaj gepatroj, geavoj kaj prauloj, de
generacio al generacio, kutimiĝis. Ni perdos laboron, ni ne rajtos reveni
hejmen dum 10 jaroj, 20 jaroj aŭ pli longe, loĝante en fremda loko, kaj
familianoj povos apartiĝi. Tia situacio okazos al cent mil homoj aŭ ducent
mil homoj. Mia tia imago ne estas senbaza, mi imagas surbaze de la realo de
Ĉernobil.

Vesperon de la 13a de aŭgusto al mi revenis memoro pri mia juneco jene:

Dezertaj montoj kaj riveroj sen la loĝantoj
Kune kun montoj, el kiuj fluas riveroj,
kune kun maro, al kiu tiuj riveroj enfluas,
homoj povas vivi.

Abunde fluas riverakvo,
Rapide kreskas rizplantoj en la kampoj.
Mi biciklas al la fiŝvendejo laŭ la marbordo,
“Kion vi havas hodiaŭ?”
En la akvujoj kaj en la kestoj
vidiĝas skombroj, sepioj, sairoj kaj aliaj fiŝoj.
Krude, boligite, rostite, ĉiamaniere kuirite
ili estas bongustaj.

Ventoj el la maro estas freŝaj,
tial ni ne bezonis elektran ventumilon,
ne ekzistis tiutempe klimatiziloj.

Ĉijo-njo, kurbiĝnta maljunulino, donas al mi
tomatojn, kukumojn kaj kukurbojn
produktitajn en sia kampo,
“Mi sentas min agrable, laborante en la kampo,” ŝi diras.

En julio ventoj transsendas sonojn de flutoj kaj tamtamoj
ludataj de junuloj preparantaj sin por Bon-danco
okazonta vesperon de la 15a de aŭgusto.

La 13a de aŭgusto estas la unua tago de Bon.
Infanoj, vestante sin per somera kimono kun zono,
tenas malgrandan lanternon en sia mano,
ĉiuj familianoj vizitas siajn familiajn tombojn.
“Bruligu incenson al la tombo de nia eksa reĝo Sooma!”
Tombojn de la prauloj ni lumigas ruĝe
per lanterno unu metron longa
per lanterno granda kaj ronda,
ni invitas spiriton de niaj geavoj, gepatroj, gefratoj,
ili revenas al nia mondo en ruĝe bruligantaj flamoj.

En la distrikto en la “avertita” zono,
ne troviĝas loĝantoj,
nun kreskas herboj kaj herbegoj,
domoj malbonodoras netolereble pro bestaj fekaĵoj.

Dum tiu-ĉi Bon, neniu bruligas fajron,
kiamaniere en tiu mallumo niaj prauloj povos reveni hejmen?
Malĝojo de la vivantoj,
ĝemadoj de la mortintoj,
vagadas sub la ĉielo karega al ni.