Loading
Fan klub` de jOmO informas:


Karaj,

la 20 - an de majo jOmO informas:

Nuntempe mi pretiĝas por grava koncerto en Reus / Katalunio /. Ĉefe mi kantos esperante kaj diverslingve, ankaŭ okcitane.

En Reus la koncerto estos publika sur granda malfemrita placo.

Do mi nuntempe provludas novan liston da kanzonoj. Inter ili estas "Funkolando", kiu estas en la angla ( ! ) kun subtitolo "Sexy Esperanto", sed pri ESPERANTO. Mi pretigas filmeton laŭ tiu muziko, sed ĉefe mi filmos aŭguste dum FESTO.

Plie, mi devas relegi la katalunan lingvon por prezenti la kanzonojn, aŭ partopreni "rondajn tablojn" pri la lingvoj. Mi prezentos la okcitanan. Estos du kunsidoj, unu en Esperanto kaj la dua por katalunoj de Reus. Do, multege da laboro !!

Poste mi iros koncerti en Saint - Etienne, apud Lyon / Francio /, kaj tuj poste en... Pollando!

Komence de junio mi koncertos - 4 koncertojn, ĉirkaŭ Pszczyna / Pŝĉyna - silezia urbo / kaj komence de julio en Olsztyn / Olŝtyn - mazura urbo / kaj Wągrowiec / Wongroviec - grandpollanda urbo /.

Do, mi havas sufiĉe multe da laboro, sed kun malmultaj kafaj paŭzoj !

.......

Ĝis la..

jOmO