Loading
Elektitaj kantoj de jOmO: "La virbovo kaj la luno"

Laŭ tradicia hispana kanto:"El toro y la luna".

La luno sin estis kombanta

En la spegulo rivera

Virbovo ĝin estis gvatanta

En milda nokto somera.

Kiam venis la blanka mateno

Malaperis la luno de fluo

La virbovo kiel en areno

Rekte ŝturmis antaŭen kun bruo.



La virbovo kiu ekamis la lunon

Kaj forkuras dum la nokto el bovej` / 2x

La odora papaveto kaj la pruno

Jen parfumas la kamparon bone plej.

Rosmareno de montaro al rand` de river`

La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro

La virbovo kutaĝega kaj de brava genero,

Memoraĵon de la luno konservas en la kor`. / 2x



La luno dum nokto alvenas

El la profund` infinita

Virbovo ĝin gvatas kaj splenas

Inter la branĉoj kaŝita

En la mezo de riverspegulo

Dum la lumo en dormo nun spiras

La virbovo kiel gvardiulo

Ĝin rigardas kaj triste sopiras.



La virbovo kiu ....

Laj, laj, laj....



Rosmareno de montaro .....

..... Memoraĵon de la luno... / 3x







1 comment

Henryk said:

Estas vero, ke jOmO "uzis" hispanan popolmuzikon por ĉi tiu kanto.
Ĝi ankaŭ tre plaĉas al mi ankaŭ.
Amike
14 years ago ( translate )