Loading
Kiel mi diplomiĝis pri Esperanto

El Esperantolehti, 1992:3

Mi eklernis Esperanton en 1966, sed pasis tri jaroj ĝis mia unua konversacio, kiu okazis ĉe la enirejo de Dipoli, la ejo de la 54-a Universala Kongreso en Helsinko. Kiam mi venis al la kongresejo, jam de malproksime mi vidis la figuron de Vilho Setälä, bone konatan al mi laŭ multaj fotoj. Por diri la veron, mi simple decidis, ke kun tiu eminentulo, kiu tiam estis por mi la dua plej granda post Zamenhof, mi interŝanĝu almenaŭ kelkajn vortojn, por ke li estu mia unua kunbabilanto.

Mi kolektis mian tutan kuraĝon por alpaŝi la Majstron. Sed kion mi diru al li? Nu, mi decidis simple diri, ke mi ĵus alvenis kaj mi ne scias, kion mi devas fari. Zorge kaj iom longe mi pripensis mian frazon, ĉar kia honto estus erari pri gramatiko antaŭ tiu homo, kiu estas eĉ akademiano! Kiam mi estis sufiĉe certa pri la vortumo, mi alproksimiĝis, salutis, pardonpetis kaj demandis… Kaj Setälä afable montris al mi la akceptejon, kien mi iru por ricevi la kongresajn dokumentojn.

Fine li demandis, de kiu lando mi venas, kaj tio ja vere fierigis min: li ne povis diveni, ke mi estas finno! Tamen, aŭdinte mian nomon, Setälä ja memoris, ke duonjaron pli frue li aperigis en Esperanta Finnlando mian recenzon pri Vivo de Gandhi de Edmond Privat. Danke pro bona kontribuaĵo – jen liaj bele manskribitaj vortoj sur la titolpaĝo de lia ĵus aperinta gramatiko, kiun mi ricevis por tiu kunlaboraĵo.

Se la libro estis diplomo pri skriba scio de Esperanto, post la konversacio ĉe la kongreseja pordo mi sentis, ke mi sukcesis ankaŭ pri la parola parto. Kaj tiuj du diplomoj sufiĉis por mi ĝis nun.