En ĉi tiu ekzakta momento, normale, mi ne estus tie ĉi. Mi devus esti laboranta en publika lernejo de mia urbo, Atibaia, San Paŭlo, Brazilo. Mi ne laboras nun, ankaŭ ne laboros morgaŭ, nek postmorgaŭ kaj tiel same en la venonta semajno.
Ne, mi ne estas senlaborulo! Hieraŭ mi laboris ĝis la 23h horo kaj tuj iris al mia hejmo por manĝeti ion antaŭ mia dezirega bezono ripozi sur mia lito ĉar, en la sekva mateno, multe da laboro atendus min, en la privata lernejo kie mi ankaŭ laboras, sed nur matene. Kiel ĉiam mi vekiĝis, pli malpli je la 4ª horo, por iri al necesejo. Tuj venante, mi ŝaltis mian pletkomputilon por Fejsbukumi, en la serĉado pri respondo de iu amikino kaj legi emajlojn. En unu el la mesaĝoj, de la 2h 32 min, per la nomo iu kunordiganto de mia lernejo, mi legis:
“Ave Instruistoj! Mi venas informi al vi ke, la instruhoroj estas nuligataj en ĉi tiu merkredo (29/08)!! Ĉiu ajn dubon kiu, enventuale, iu el vi havu, kontaktigu min. Mia telefonnumero estas xxxxx-xxxx. TIO ĈI NE ESTAS MOKATAĴO OK?”
Mi tuj pensis ke tio mesaĝo ne povus estis serioza ĉar, ĉu li skribus en ĉi tiu stranga horaro?! Kial oni ne menciis la kialon? Ĉu iu instruisto mortis?! Jeskaze, kial ne klarigi la aferon, kiel iu ajn normala persono farus tiakaze?? Demandoj sen respondoj... mi redormis ĝis frumateno.
Kiam mi vekiĝis, mi telefonadis serĉante solvon al tiu enigmo. Foje la telefono de la lernejo ludadis senhalte, foje montriĝis okupata... kia diablo okazis?!
Dum mia laboro, en la sekvo de la mateno, mi provis retelefoni, sed la rezultoj estis la sama...
Mi decidis telefoni al iu kolegino kaj ŝi diris al mi ke nenion sciadis, sed ŝi telefonus al alia instruistino por pli bone informiĝi. Tuj poste, ŝi telefonis al mi kaj diris: LA LERNEJO ESTIS BRULIGITA!!
La neniam esperinda novaĵo perdigis min... kion fari? Kion diri? Kion pensi?
Nenia respondo... nur la deziro iri al la hieraŭa laborejo por konciiĝi pri la amplekso de la katastrofo. Mi iris tie, kaj mi trovis:
Bruligitajn Meblojn, Detruatan Laborlokon, Rekonstruotan Lernejon.
8 comments
Éva Juhász said:
Raŝi - Audino replied to Éva Juhász:
MIKELO (Michel Derey… said:
Ankaŭ mi sentas min ege trista por vi... Bonan kuraĝon mi deziras al vi.
Kun miaj plej amikaj pensoj... Ĝis tre baldaŭ.
Raŝi - Audino replied to MIKELO (Michel Derey…:
Pri la malagrabla okazaĵo mi metos tie ĉi la klarigon kiun mi diris al Éva ĉe Fejsbuko.
"Ĝis nun oni ne scias la kaŭzon de la incendio sed, plej probable, estas problemo pri la elektraj fadenoj. Tuj poste nia forirado de la lernejo (ĉiuj, instruistoj kaj gelernantoj) la energio ĉesis kaj, nur poste en la reveno, ĝi ekis bruon (laŭ la klarigo de la personaro kiu loĝas en iu domo en la lernejo) kaj, postece, la komenco de la fajrado.
Oni diradis ke, en la 10ª de oktobro, la lernejo jam funkcios... ĉar mi scias ke tie ĉi ne estas japanio, tute certe ke lernejo ne estos preta, la fotoj kiun mi produktis montras ke la laboro bezonata estas multega!! Mi atendos pacience kaj lacos al la estonteco la alveno de la respondo..."
Mi ege dankas al vi, vian reagon kaj, en ĉi tiaj momentoj, ni devas ĉiam vidi la pozitivajn flankojn, nome, SEN VIKTIMOJ!! Nur tio estas afero por ke oni danku al Dio pri la prezervado de la sano kaj vivoj el multege da infanoj kaj pedagogiaj laboristoj, inter ili, mi.
Por ke vi bone dimensiu la katastrofon dum la incendio, spektu tiun filmeton kiu iu persono produktis en la momento de la teruraĵo:
www.youtube.com/watch?v=kiSrocpKUEI
Mi dankas vian ĉiaman solidarecon! Dankegon amiko!!
Jakvo said:
Raŝi - Audino replied to Jakvo:
En tempo...
Mi ne dankas la dioj ĉar Li estas nur Unu...
Sed iam mi povos danki al la hazardo kiam, post eksplodo de tipografio, oni aperigu ĵuskreintan vortaron. :-)
Erzsébet Tuboly said:
Raŝi - Audino replied to Erzsébet Tuboly:
La plej terura parto jam pasis...
Nun, ni jam revenis al la laborejo , certe en kondiĉoj bedaŭrindaj, sed la rezignacio kaj pacienco ankoraŭ devas esti kun ni dum multe da tempo...
Mi dankas vian reagon! :-)