Loading
Kristnaska donaco por viaj proksimuloj


Lernolibroj de Esperanto en 32 lingvoj

La riĉe ilustrita lernolibro de Esperanto por komencantoj Esperanto per rekta metodo de Stano Marček, taŭga por kursoj kaj memlernantoj, ĝis nun aperis en 32 lingvoj: la angla, franca, itala, rusa, ĉina, japana, korea, portugala, pola, slovaka, Esperanta, greka, nederlanda, irlanda, rumana, germana, dana, litova, serba, vjetnama, luksemburga, hungara, kroata, finna, ĉeĥa, hispana, ukraina, sveda, tajvana, armena, taja kaj norvega. Baldaŭ aperos la islanda, indonezia kaj bulgara versioj.

La lernolibrojn akompanas komuna didaktika materialo: 500 Instruaj Bildoj por rektmetoda instruado (kartonaj folioj A5, ankaŭ sur KD), KD Modela elparolo en mp3 + la koncerna lernolibro en pdf (voĉlegitaj Esperantaj tekstoj de la libro kaj projekciebla / printebla lernolibro).

Jen elŝutebla kolora afiŝeto en pdf-formato, kun frontpaĝoj de la 32 lernolibroj kaj (kelkaj) didaktikaj helpiloj: 8844_1354723720.pdf

Kompleta, aktuala oferto de la lernolibroj, diskoj kaj aliaj didaktikaj materialoj de Stano Marček (triona rabato el la indikitaj prezoj!) elŝuteblas ĉe: 8844_1354722638.pdf

Priskribo de la lernolibro (elŝutebla pdf-dosiero): 4_1284296753.pdf

Laborplano por la libro Esperanto per rekta metodo: 4_1284296681.pdf

Pliaj informoj troveblas ĉe
http://www.edukado.net/ komunumo/forumo?f=55,
kaj ĉe www.ipernity.com/home/stano. marcek

Miaj eldonaĵoj ĉe la libroservo de UEA:
http://katalogo.uea.org/ katalogo.php?titolo=&auxtoro= Mar%C4%8Dek&katego=&kondicho= chio&trovu=Trovu+en+la+reta+ katalogo

Eble io el la supre menciita taŭgos kiel kristnaska donaco por viaj proksimuloj.

Amike salutas kaj agrablajn festotagojn deziras

Stano Marček


1 comment

Stano Marček said:

Mian lernolibron en 34 lingvoj kaj la metodikajn materialojn, kiuj akompanas ĝin (paperaj bildoj, diskoj kun la bildoj, kantoj, fabeloj, krucenigmoj...) oni povas aĉeti ĉe mi, kun triona rabato.

Por pliaj informoj mi petas skribi al mia retadreso stano.marcek@gmail.com.
Vidu ankaŭ: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/478009

Miaj eldonaĵoj aĉeteblas ankaŭ ĉe UEA: katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&auxtoro=Mar%C4%8Dek&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
kaj ĉe aliaj Esperantaj libroservoj.
11 years ago ( translate )