Loading
KRUCENIGMOJ EN ESPERANTO
„Instrua amuzo“ estas titolo de unu el la kajeroj kun kruc(vort)enigmoj, kiujn mi verkis kaj eldonis antaŭ multaj jaroj. Ĉu krucenigmoj vere instruas kaj amuzas? Probable jes. Asertas tion reagoj de legantoj de diversaj gazetoj, kie krucenigmoj aperas, kaj ankaŭ reagoj de tiuj, kiuj aĉetis iun el miaj krucenigmaj kajeroj. La malnovaj ne plu haveblas, sed jes ja la lasta: „107 krucenigmoj en Esperanto“, nun ankaŭ sur kompakta disko, kun la solvoj.



Kompaktdisko kun 107 diversgrandaj printeblaj kaj projekcieblaj kruc(vort)enigmoj en formatoj jpg kaj pdf. Sur la disko aperas ankaŭ plia pdf-dosiero kun kompletaj solvoj de la krucenigmoj, por povi kontroli ĉu vi bone solvis ilin. Por ricevi pliajn informojn pri la disko bv. musklaki la bildon.
.......

Jen recenzo de Jean.-Luc Tortel pri miaj "107 krucenigmoj en Esperanto", aperinta en "Sennaciulo".

107 krucenigmoj en Esperanto.

Verkis kaj eldonis Stano Marĉek, 2008. 88 paĝoj.


Stano Marček, tre konata esperantisto, de kelkaj jaroj ankoraŭ pli famiĝis per sia bonega Esperanto per rekta metodo, kies eldonoj nun ekzistas en almenaŭ dek ses lingvoj (rimarko de SM: jam en 32 lingvoj). Ni jam recenzis ĝin ĉi tie kaj atentigis pri ties tre granda intereso. Sed Stano havas multajn talentojn, inter aliaj tiun: inventi allogajn krucenigmojn por esperantaj revuoj, ekzemple en Esperanto. Krucenigmo konstituas la plej taŭgan tempo-pasigilon en enuaj lokoj, kiaj estas trajno aŭ metropoliteno (tamen kun la risko maltrafi nian stacion!). En Esperanto krucenigmoj havas la avantaĝon, ke ili devigas nin uzi nian NPIV, tiel malkovrante miskonatan kvaliton de tiu vortaro: ĝi estas mino da sinonimoj, kvazaŭ-sinonimoj, ligiloj inter najbaraj nocioj, ktp. Instruiĝi amuziĝante kutime estas ia kvadraturo de cirklo; tamen tion sukcesas atingi tiu kajero. Kial kajero? Ĉar la amplekso de la enigmaj surfacoj necesigas pli vastan areon, ol prezentus la kutimaj libroformatoj. La rezulto estas, ke oni ĝuas multe pli agrablan deĉifradon, ol sur la gazetpaĝoj, kiuj prezentas al ni krucenigmojn. Tiun elegantan prezentadon, enpaĝigon, ilustradon˛kiujn oni nun nomas dizajno, ni ŝuldas al skipeto: aplaŭdon al Linda Marčeková kaj al Stano Markovič; la epoko de niaj tria-mond-eskaj eldonoj ŝajne feliĉe forpasis; esperantaĵoj nun akiris profesian nivelon. Gratulinde, ĉu ne? Tre rekomendinda verko.
Johan'-Luko


(Por ricevi pliajn informoj n pri la papera eldono, bv. musklaki la bildon.)
...............

Pri tio kiel solvi, ev. kiel mem verki krucenigmojn, mi rakontis al partoprenantoj de la jarŝanĝa aranĝo JES en Germanio (aliĝis pli ol 300 precipe junaj homoj). Vi povas (kune kun ili :-) solvi unu el la 107 krucenigmoj el mia lasta kajero. Bonvolu iri al:

www.ipernity.com/doc/stano.marcek/9807828

kaj tie elŝuti la (64-paĝan!) pdf-dosieron, kiu montras, paŝo post paŝo (paĝo post paĝo), kiel solvi – kaj ĉe la fino eĉ kiel mem verki krucenigmon.

Agrablan kaj instruan amuzon!
Stano Marček


1 comment

Stano Marček said:

La kajeron "107 kruenigmoj en Esperanto", la samnoman diskon kun la krucenigmoj en (printebla kaj projekciebla pdf- kaj jpg-formatoj, kun aparta dosiero kun la solvoj), kaj aliajn miajn eldonaĵojn, kiel mia rektmetoda lernolibro en 34 lingvoj kaj la metodikaj materialoj, kiuj akompanas ĝin (paperaj bildoj, diskoj kun la bildoj, kantoj, fabeloj, krucenigmoj...) oni povas aĉeti ĉe mi, kun triona rabato.

Por pliaj informoj mi petas skribi al mia retadreso stano.marcek@gmail.com.
Vidu ankaŭ: www.ipernity.com/blog/stano.marcek/478009

Miaj eldonaĵoj aĉeteblas ankaŭ ĉe UEA: katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&auxtoro=Mar%C4%8Dek&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo
kaj ĉe aliaj Esperantaj libroservoj.
11 years ago ( translate )