Loading
jen Novruz!
Jen alia Novruzo!
Ĉi jare kun mia propra familio, unua foje en Germanio ni festas Novruzon.
Pasintjare mi opiniis ke baldaŭ okazos milito en irano, mi ĝojas ke mi ne pravis kaj ne okazis milito ankoraŭ ... mi esperas kaj fakte estas mia granda deziro ne okazu milito en mia patrujo kaj sur la cetera tero ...
Mi devas esti ĝoja, kaj fakte mi jam estas ... sed io mankas ... fakte multaj aferoj mankas ... sed la vivo daŭras, akvo fluas kaj ankoraŭ la pano freŝas ...
Saluton al Novruz!
Saluton al la printempo!
Saluton al la vivo!
Saluton al ĉiuj kiuj festas alvenon de la printempo!
Saluton al la kreskantaj floroj, herboj kaj arboj!
...




5 comments

Erzsébet Tuboly said:

Feliĉon al vi kaj via familio!
11 years ago ( translate )

Ivica Truto said:

:)
11 years ago ( translate )

Reto said:

korajn dankojn al ĉiuj geamikoj
:)
11 years ago ( translate )

Manfred Westermayer said:

Besalomati - la sola kion mi diri. Mi esperas:
kiam Israelo kaj Palestino vivos en harmonio (lau la limoj de 1967) ankau la Iranaj fortuloj komencighos pacighi ;)
11 years ago ( translate )

Reto replied to Manfred Westermayer:

:)
ankaŭ mi ŝatus esperi sed vere mi debas ke eĉ tiu revo realiĝu la aferoj pliboniĝu en mezoriento :(
bedaŭrinde ĉiuj faktoj laŭ mi montras malpliboniĝon de la aferoj, tamen mi forte esperas ke mi estu tiu kiu eraras ...
11 years ago ( translate )