Loading
ARGO ... kaj tiel plu
Hodiaŭ iu samlandano diris al mi: ĉu vi scias ke oni premiis al la filmo ARGO ?
mi: ne!
Li: jes, ĝi estas premiita kaj pli malbona estas tio ke
Michele Obama transdonis la premion al la reĝisoro de la filmo. Kioma da politikaĵo kaj politika manovrado. Oni faris mensogojn en la filmo ...
mi: ĉu vere oni faris mensogojn?
Li: hmmm ... fakte ne! sed mi hontas ke oni premiis tiun filmon! estas hontindaĵo al ni ...
mi: jes! mi konsentas ke kiel ĉiuj Holivudaĵoj en la filmo oni faris troigojn sed fakte la filmo surbaze de iu ne kaŝebla kaj hontinda evento estas farita. La ĉefa honto estas tio ke ankoraŭ la ostaĝantoj fiere ceremonoias kaj ne akceptas ke ili faris erarojn. Vere kiu devas honti? Nek Usono estas "satano" nek irano estas "anĝelo".
La samlandano ne plu daŭris la diskuton.
...
La filmon antaŭ 2 monatoj mi jam spektis kun doloro kaj ĉagreno, krom la lasta sceno preskaŭ ĉio estas realaĵo (bedaŭrinde). Kompreneble neniu deziras esti menciita kiel sovaĝulo ankaŭ ni irananoj sed ene de nia socio ĝuste iuj deziras esti konsiderataj kiel "revoluciuloj" kiujn oni povas spekti en la filmo kaj ĝuste ili regas nian landon kaj faris kaj daŭre faras tiom da ne logikajn kaj ne imageblajn eventojn.
Je la nomo de dio ili rajdas la popolon kaj montras al la ekstera mondo iun sovaĝan nacion kiu kontraŭstaras ĉiujn regulojn mondvalorajn.
Jes, kiel iranano mi hontas pro la faritaj krimoj kiujn oni faris kaj faras je la nomo de irana popolo.
ARGO estas ĉeno de sinsekvaj aferoj per kiuj oni intencas ataki iranon, mi ne dubas pri tio sed demando estas tio, kiuj preparis tiom da enkondukojn kaj argumentojn?

1 comment

Ivica Truto said:

Kara Amiko, ni ne devas honti pro agoj de aliaj, ni nur faru kiom eblas por plibonigi la mondon...
Kaj filmon mi verŝajne ne rigardos...
11 years ago ( translate )