Loading
Vojaĝo al Ruando 3
La oka kaj duono vespere. Laca, ĉefe pro la alteco de la lando. Denove en la balkono de la hoteleto cirkaŭita de suspektindaj kuloj. Matene mi havis la kutiman malavaregan matenmangon, kiu preskaŭ solvas mian tuttagan bezonon. Dum mi matenmanĝas, denove observas kaj komencas foti la libelojn kaj la birdojn. tagmeze, ni havas ekskurson al nekredeble bela lago Muhaze, oriente de la lando, kie mi gustumas tilapan, la tipan fiŝon de la lagoj de Centra Afriko (bongustega!). kaj la lokan kokidaĵon, multe pli bongusta ol la Eŭropa. Miaj amigoj entuziasmiĝis pri la fotilaro, kaj transprenis por fari amason da fotoj :), kaj mi iom instruetis.
Laŭ la ŝoseo, multe pli bona ol mi esperis (cetere, mi ankaŭ ne esperis ke la stiristoj ĉi tie stiras tiom akurate kaj respekteme), senhaltaj vicoj da homoj promenantaj, virinoj kun mirinde belaj tradiciaj, buntaj vestaĵoj, maljunulinoj kun tute solena aspekto. Foje virinoj portantaj nekredeble grandajn pakaĵojn sur la kapo, foje bicikloj, portante kelkajn homoj aŭ troŝarĝitaj tiel, ke la homo ne videblas.
Ni trairas vilagojn, kelkaj pli modernigitaj, kelkaj pli malnovaj, atendantaj la alveno de la modernigaj planoj de la registaro. Ĉie homoj, maljunuloj, infanoj ludantaj rande de la vilaĝaj vojoj...
La vizito al la lago estas alveno al oazo de paco kaj trankvilo. Dum ni ĝuas tilapon, ni spektas la sunon iom post iom subiranta malantaŭ la lago, speguliĝanta sur la senmova akvo de la lago.
Morgaŭ mi ellitiĝas terure frue, je la kvara kaj duono mi ekas ekskurse al natura parko por viziti la orajn simiojn. Mi ŝatus ankaŭ viziti la montarajn gorilojn en la Virunga nacia parko, kaj ankaŭ ties aktivaj vulkanoj, sed la prezo de la plezuro estas 750 €, kaj mi tamen estas malriĉa turisto ;)