Loading
Vojaĝo al Ruando 4
Frumatena malavara matenmanĝo, ĉi-foje je la kvara matene, ĉar je la kvara kaj duono, Jack, mia gvidanto, prenos min per granda veturilo por viziti la nacia parko de la vulkanoj. Nia celo estas viziti la orajn simiojn, apud la landlimo kun Ugando kaj kongolando.
Ankoraŭ ne estas la kvina matene, tamen la urbo jam svarmas de homoj kiuj venas por porti varojn kaj manĝaĵojn en inmensaj pakaĵoj sur iliaj kapoj. Venas el ĉiuj direktoj, aperas nokte en la randoj de la soseo kiel senfinaj vicoj da homo el kiu scias kiom for.
Iom post iom leviĝas la suno, kaj la belgaj valetoj inter la montetoj transprenas ĉiujn nuancojn de la verdo, kaj la tago komencas.
Daŭre la veturilo supreniras direkte al la parko de la vulkanoj, Ĉi-tiuj vulkanoj, impresigaj, plejparte aktivas, Kaj antaŭ dek jaroj unu el ili detruis duonon de la urbo Goma, en la apuda Kongolando.
Ni atingas Ruhengeri, la plej alta urbo de la lando, el kie komencas la ekskuroj por spekti la gorilojn kaj la orajn simiojn. Dum ni atendas la ceteron de la grupo, ni ĝuegas la nekredeble bongustan ruandan kafon, spektante grupon de dancistoj, kaj unuafoje mi havas la eblecon spekti la nacian dancon "Intore" www.youtube.com/watch?v=wlrxndl8fPc
La unuan parton de la vojaĝo ni faras per veturilo. Poste, piede, ni trairas la kultivitan kamparojn, kie homoj laboras kaj multaj etaj infanoj alvenas por saluti nin. La kamparo finiĝas, komencas la ĝangalo kaj la marŝado iĝas pli kaj pli peniga. En iu loko sen arboj, ni lasas la dorsosakojn, kaj armitaj nur de fotiloj kaj vestaĵoj por la pluvo kaj koto, eniras preskaŭ netraireblan bambuan ĝangalon. Per tranĉilegoj, la gvidantoj malfermas vojon kaj, penante ne stumbli kontraŭ ĉiuspecaj kreskaĵoj, falintaj bambuaĵoj kaj lianoj, finfine ni atingas grupon da simioj. Belegaj!, Foje ili saltas preskaŭ senhalte inter arboj, foje haltas du metroj aŭ malpli el ni kaj tute friponece kaj sentime rigardas nin pigre, manĝas... ni pasas tutan horon kun ili, fotante, klopodante sekvi iliajn movojn,,, Fine ni revenas per la sama peniga vojo, Dume mi klopodas daŭre portretigi homojn (ĉi tie necesas ĉiam peti permeson) Kaj revenas al la bazo.
Poste ni vizitas kulturan vilaĝon, kie ni spektas diversajn metiejojn, modelon de la reĝa palaco, kie mi estas vestita kiel la reĝo mem, kaj denove dancojn, Ĉi foje mi fuŝlernas danci vestita kiel dancisto de Intore (fotoj poste venos ;), Kaj reen al hotelo, haltante survoje por tagmanĝi bongustegan ruandan pladon.