Loading
[eo] Pliaj tradukantaj serĉataj
Antaŭ pli ol kvin jaroj grupeto de naŭ volontuloj - sub instigo de la ipernity-teamo mem - entreprenis la tradukadon de ipernity al Esperanto. Sekve de tiu paŝo minimume 5000 Esperanto-parolantoj nun trovis tie ĉi sian hejmon, publikigante fotojn, blogaĵojn aŭ simple nur kunbabilante.

Iom post iom personoj forlasis la skipon de tradukantoj, tiel ke restas nun nur 2 homoj, Cindy McKee kaj mi. Utitlus se du-tri novuloj povus aldoniĝi por iom malpezigi la laboron de la du restantoj.

Kiom da tempo vi bezonas? Se ni estas kvinope, kaj dividas la taskojn, mi kredas, ke temas pri mezume kvaronhoreton semajne. Fojfoje unu minuton tage sufiĉas, ĉar nur unu frazo aldoniĝis aŭ estis korektita; fojfoje povas temi pri duona horo da laboro.

Kiom ipernity pagas? La laboro estas "honorofica" sed la tradukantoj ricevas la statuson "membro de Klubo ipernity" senpage. Krome la nomoj de la tradukantoj aperos en la "honora salono": www.ipernity.com/about/thanks

Kio, se mi faras eraron? Ni laboras en skipo, do ĉiuj viaj tekstoj estas videblaj ankaŭ de la aliaj. Pro tio la risko, ke aperas lingvaj eraroj antaŭ la publiko estas malgranda.

Por plij demandoj aŭ por kandidatiĝi, skribu al mi per iperPoŝto!

1 comment

Paŭl said:

Kvin jarojn poste la nova stabo de ipernity rifuzas plu ĝisdatigi sian Esperanto-interfacon, eĉ malrekomendas uzi ĝin. Per tio do finiĝas la dekjara kunlaborado inter la Esperanto-movado kaj ipernity. Mi mem forlasas nun ipernity, kaj skribi al mi per iperPoŝto (kiel mi rekomendis supre) do ne plu havas sencon. Dankon al ĉiuj, kiuj kunlaboris dum tiuj multaj jaroj!
4 years ago ( translate )