Loading
Pri „esperantlingvaj” kaj aliaj citiloj
En la jaroj 1977-1989 la tiama Grafika Centro de UEA estis unu el la solaj grafikaj entreprenoj en la mondo, kiu disponis pri esperantlingvaj kompostistoj. Ĝi tiam kompostis manuskriptojn por la tuta mondo. La bezono estis tiom granda, ke eĉ dumnokte oni kompostis.
Unu el la „detaloj” pri kiuj la nova entrepreno devis decidi, estis kiujn citilojn uzi en Esperanto. Esploroj montris, ke apenaŭ ekzistis unueco. Libroj eldonitaj en Francujo uzis la francajn citilojn en Esperanto, tiuj el Germanujo la germanajn. En la plej fruaj libroj tamen ofte la jena formo „XXX” estis uzata, eble sub influo de la pola lingvo.

En la sama tempo aperis broŝuro de Nederlandse Staatsdrukkerij (la nederlanda oficiala ŝtata presejo) kiu reguligas la uzadon de citiloj kaj aliaj interpunkciaj simboloj en diversaj lingvoj en oficialaj tekstoj. En tiu broŝuro oni priskribis ankaŭ la regulojn por Esperanto kaj, hazarde aŭ ne, oni preskribis uzi precize „tiujn” citilojn. Ekde tiu momento UEA/GCA, kaj poste FEL, konsideris tion normo kaj uzis tiujn citilojn en siaj eldonaĵoj, kiel ekzemple Monato.

1 comment

Paŭl said:

Jen rilata komento de Gonçalo Neves:
Mi rapide esploris la lulilan periodon de nia lingvo kaj rimarkis, ke Zamenhof uzis la germanan sistemon („Mi ne scias“, li diris) en la Dua Libro (1888), en Aldono al la Dua libro (1888) kaj en La neĝa blovado de Grabowski (1888). En (La) Esperantisto, la unua esperanta gazeto, Zamenhof uzis nur tiun sistemon inter 1889 kaj la 4a numero de 1892, poste li miksis ĝin kun la streka sistemo (— Mi ne scias, — li diris) en du numeroj de 1892 (5a kaj 6a) kaj ekde de la 7a numero de 1892 ĝis la fino (1895) li uzis nur la sistemon «Mi ne scias», li diris. En la Fundamento (aŭ pli precize, en la Fundamenta Ekzercaro) Zamenhof uzis tri sistemojn:

“ ”
« »
„ “
6 years ago ( translate )