Loading
Karaj geamikoj...
Karaj geamikoj kaj legantoj,

Ne!... mi tute ne kabeis!...
Jen mi estas denove kun vi post (tre) longa malĉeesto.
Mi ĵus pasigis ses semajnojn en malsanulejoj (en Tours kaj Bourges, en la centro de Francio), kie mi trapasis du operaciojn de la koro.
Feliĉe mi fartas nun pli bone, sed tamen necesas ripozi kaj eviti strebojn... antaŭ tria operacio malpli grava (tra la aorta arterio).
La tradukadon mi intencas daŭrigi kiel eble plej baldaŭ!
Dankegon pro via amikeco kaj ... via pacienco!

Fartu bone kaj ĝuu la vivon!
... kaj vivu Esperanto!
Plej amike!
Mikelo

4 comments

Elbertinum said:

Mi deziras al vi cxion bonan Bonvole resanigxu :-)
5 years ago ( translate )

Paŭl said:

Ĉion bonan!
5 years ago ( translate )

HORVÁTH János András said:

Kara Mikelo! Estas gxoja evento ke vi pli bone fartas sin. Mi deziras rapidan plibonigxon kaj forton por plua aktivado al via tradukanta laboro.
5 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Kara Mikelo, mi ĝojas vidi vin denove en Ipernity. Tre baldaŭan tutan resaniĝon mi deziras al Vi. Plej amike Margit.
5 years ago ( translate )