Loading
KIAM SILENTAS LA SIRENOJ (4) - Maxence VAN der MEERSCH
Karaj geamikoj, karaj fidelaj legantoj,
Mi tutkore deziras al vi ĉion plej bonan en 2019! Feliĉan Novan Jaron!

Kun plezuro, mi prezentas al vi la kvaran epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca romano "Quand les Sirènes se Taisent".

Agrablan legadon!

Mi kore dankas al ANJO, DOROTA kaj MICHEL pro ilia amika helpo, kaj al IVAR kaj NOĈJO pro ilia fidela apogo!

Kun mia speciala dediĉo al GINETTE MARTIN...

Maxence Van der Meersch kun lia edzino Thérèze.



DUA ĈAPITRO


Laŭlonge de la bulvardo de La Paco, tiun vesperon, je noktiĝo, Laure akompanis siajn gepatrojn al la sindikata kunveno.

Oni vojiris kune kun la geamikoj de la "korto". La patro de Laure, Louis Drouvin, jam diskutis pri la striko kaj ties sekvoj kun Raoul Boli, la nigrulo, kaj Léon Dauchy, ambaŭ najbaroj de la familio Drouvin. Malantaŭ ili postiris la virinoj. Fernande Drouvin, la patrino de Laure, babilis kun Jeanne Boli, juna tridekjara virino, malgranda, pala, kun malspritaj dikaj trajtoj, sed kies rezigna boneco plibeligis la vulgarecon de io neklare kortuŝa kaj malgaja. Boli, la nigrulo, hejme regadis kiel la mastro. Laŭdire, li kutime perfortis ŝin; kvankam Jeanne Boli ne plendis pri tio, ŝi certe estis malfeliĉa kun siaj tri infanoj. Boli ĵus forlasis la fabrikon Laforge, kie li estis aŭto-ŝoforo, pro serio da komplikaĵoj, kiujn li ĝuste klarigis al Léon Dauchy kaj Louis Drouvin. Fakte, laŭ li, la striko jam komenciĝis. Li iris plenkolere al la sindikato, decidita voĉdoni por la totala kaj ĝisfina lukto, ĉar nenion plu li perdos.

Louis Drouvin, viro kun pasiva temperamento, silente aŭskultis lin.

Rilate al Léon Dauchy, altstatura malgrasulo, kun vizaĝo malicmiena, pretendema, ŝatanta fanfaronadon kaj solenajn vortojn, kiujn li misprononcis, li vigle aprobis Boli-n kaj parolis kun ekzaltitaj gestoj pri la proletara sklaveco, kiu nepre ĉesu ĉi-foje. Ŝajnis kvazaŭ de tiuj diablaj kvin pro cent, la unua kaŭzo de l' konflikto, dependas la definitiva estonteco de la klaso laborista .
Philomène, lia edzino, de tempo al tempo tiris lin per la manikoj por peti, ke li malpli forte kriu. Kaj, el malantaŭ, lin primokis liaj tri filinoj kaj Laure, kun kiu ili amikiĝis.

Ĉe la enirejo de la sindikata sidejo, ili kontrolregistrigis sian karton kaj eniris kun densa homamaso, ĉar ĉiuj deziris ĉeesti tiujn vesperojn, kiam io grava estas decidota. Oni trairis la korton de la kooperativa panvendejo, supreniris grandan ŝtuparon, kaj eniris en la kunvenejon.

Tie Laure tuj serĉis Jacques-on per la okuloj. Ŝi malsukcesis distingi lin. Jam ŝvebis blueta kaj peza fumo, kie la brilo de la elektraj lampoj estigis areojn de lakta nebulo, kaj kiu malrapide rondiris.
La ĉambrego estis rektangula, longa, ruĝe farbita. Pro la vicoj da ŝtupaj benketoj, la galerio, la scenejo kun kurtenoj kaj dekoracio, ĝi aspektis spektaklejo. Fakte, tie okazis la festoj same kiel la partiaj konferencoj.

Hodiaŭ, nekredebla publikamaso alportis tie la varman grumblantan kaj tumultan etoson de plenplenaj ĉambregoj. Ne resonis la vortoj. Necesis krii por esti aŭdita de la najbaro.

Tamen, funde de la galerio, ĉe la lastaj ŝtupaj benkoj, Laure finfine distingis viron, Jacques-on, kiu vigle mangestis.

"Venu tra tie, panjo!" ŝi diris al Fernande Drouvin.
Kaj malantaŭ ili, la familioj Dauchy kaj Boli, ĉiuj supreniris ĝis la lastaj vicoj de l' galerio, kie ili sidiĝis.

Laure elturniĝis por lokiĝi apud Jacques. Ŝi estis kaŝe preninta lian manon, kaj kontenta, ŝi silentis. Siaflanke, Jacques, ekcitita, entuziasmoplena, tuj enmiksiĝis en la konversacion, kiun Boli daŭrigis. Ankaŭ li subtenis la strikon.
Konvinkita socialisto, entuziasmulo por politiko kaj partiaferoj, li blinde ĵetis sin en tiun aventuron senhezite, sentime, kiel aŭdaculo, kiu povas nenion perdi.
Li vivis sola, kiel fraŭlo, en meblita ĉambro, kiun li luprenis en la kabaredo Vouters, apud la domo de Laure. Kaj tiel ili renkontiĝis.

Granda rumoro subite interrompis ĉiujn konversaciojn. Sur la scenejon alvenis la estraro : la sekretario, la kasisto kaj lia adjunkto, la komisiito pri la kontoj, entute sep membroj.

La sekretario Denvaert modeste eniris la lasta. Li ŝatis la diskretajn rolojn, kiuj ebligis teni en la mano ĉiujn fadenojn sen montri sin. Li estis grandstatura kaj maldika viro, kun la dorso iom kurba, la vizaĝo pala kaj asketa, kun longaj brunaj haroj.
Li sidiĝis en sian seĝon, antaŭ la tablo, kie, fronte al la publiko, la tuta estraro lokis sin. Kaj, dum li foliumis siajn notojn kun absorbita mieno, de tempo al tempo li kaŝrigardis la homamason. La ĉambrego svarmis. La malfruiĝantaj homoj brufermis la pordojn. Oni sufokiĝis.

"Jen taŭga kunvenpubliko por decidi strikon", pensis Denvaert. "Mi saĝe agis, organizinte la balotojn dum la pasinta monato."

Denvaert ne plaĉis al ĉiuj. Iuj riproĉis al tiu eksa laboristo, ke li ne plu laboras sed vivas per siaj rentoj, kvazaŭ magie, de kiam li fariĝis la sekretario de l' sindikato.
Aliaj bone sentis, ke li estas ja la mastro, fakte, ke li disponas pri la kaso, pri kelkaj amikoj grandaj parolistoj, pri ĉiuj organoj rilate al la komando kaj kontrolo de l' sindikato kaj de l' partio.

Sciante tiun malamikecon, li vere deziris resti en mallumo. Fakte lin klinigis al tio liaj plaĉoj kaj singardemo.
Iam li rifuzis la postenon de urbestro kaj eĉ de deputito, kiun la partio proponis al li. La urbestro kaj la deputito, elektitaj danke al li, omaĝis lin kaj konis lian forton.
Tio sufiĉis al li.


Prononco :
Denvaert : [den'var]
Dauchy : [do'ŝi]
Laforge : [la'forĵ]
Jeanne: [ĵan]
Philomène : [filo'men]

------------------------------------------------DAŬRIGOTA----------------------------------------------