Loading
Pasko

Pasko



La nomo de la Pasko estas malsama en malsamaj lingvoj. Komuna origino, tamen, estas la hebrea nomo de Pasko, /pesaĥ/. La vorto signifas eviton aŭ preterpason.

La judaismo instruas ke tiu tago estas memortago de la judoj al eskapo el ilia sklaveco en Egiptujo. Laŭ la Malnova Testamento, la anĝelo de la morto frapis Egiptujon, sed la pordo de la judoj estis signita per sango de freŝe buĉita ŝafido ,do ilian domon la angelo „preterpasis".

Laŭ kristanismo la supra evento /kun multaj aliaj en Malnova Testamento/ estis antaŭbildo de Jesuo. Li ,kiel senpeka ŝafido suferis kaj mortis pro niaj pekoj kaj per tiu sinofero Li elaĉetis ĉiujn homojn el la brakumo de la peko. La trian tagon Li reviviĝis venkinte eĉ super la morto.
Pasko estas memortago de Lia reviviĝo, la plej granda festo de kristanismo.