Loading
Irano ekzekutos la kristanan pastron.

La Plejsupra Tribunalo de Irano konfirmis la kondamnon al morto por Jusef Nadarkani pro "forlaso de religio". Se la internacia komunumo ne sukcesos iel premi la reĝimon la viro certe estos mortigita, sole pro tio ĉar li elektis por si mem alian religion kaj volis disvastigi ĝin.La tridek tri jara kristana pastro Nadarkani estis arestita en urbo Rast la 13-an de oktobro, 2009. kiam li provis lauleĝe registrigi sian eklezion, la Eklezion de Irano. Ne sole li suferas en malliberejoj de Irana Islama Respubliko pri la malsama kredo. Kvankam islamo toleras la kristanan kaj judan religiojn, tute maltoleras se iu muslimo elektas alian religion aŭ simple ne ptraktikas la sian.Nadarkani fariĝis kristano en sia 19-jara aĝo.La edzinon Fatima la polico arestis pasintjare, oni ne scias ion certan pri ŝia sorto, ankau tion oni ne scias kio okazis pri la du infanoj de la geedzoj Nadarkani La kristanaj eklezioj supre de Vatikano silentas ja ili konas de monatoj kiajn metodojn uzas la irana reĝimo por malhelpi disvastigon de kristanismo. Same silentas EU. Sole Usono plendis por Nadarkani. La reĝimo ne nur la homojn persekutas pro malsamaj ideologio, kredo. Lau pluraj raportoj oni sisteme pereigas la Bibliojn en la lando kies enhavon laudire islamo estimas.





1 comment

HORVÁTH János András said:

Nur nun mi legis vian artikolon, eble tiu okazis dum la regado de grandpotenca Ŝaho. Nuntempe
ankaŭ estas aktuala la temo, fare de Islama ŝtato en mezorientaj landoj. Sekve daŭre okazas la
migrada krizo en Eŭropo. Jen mia opinio: www.ipernity.com/blog/janosandras/3090934
8 years ago ( translate )