Loading
Ni invitas vin soleni kune dekjariĝon de Esperanto-Muzeo en Svitavy
Muzea salono en Svitavy La jubilea aranĝo kun riĉa programo okazos

inter la 14-a kaj la 16-a de septembro 2018.

Kion ni estas por vi preparantaj?

KADRA PROGRAMO

Vendrede:

19:00-22:00 Inaŭguro de la nova ekspozicio dediĉita al 10 jaroj de la muzeo kaj 100 jaroj de la Ĉeĥoslovaka respubliko (resp. Esperanto en Ĉeĥoslovakio en
1918-1968), kun akompana programo kaj refreŝiĝo

Sabate:

9:00-11:45 Solena programo omaĝe al dekjariĝo de la Esperanto-Muzeo en la Ottendorfer-salonego

post tagmanĝo duontaga busekskurso al Moravská Třebová
(vizito de la Urba Muzeo kaj de la renesanca kastelo)

18:00-19:30 Koncerto de la muzikgrupo SENPROBLEME

20:00 vespermanĝo kaj amuziĝo

Dimanĉe:

Dimanĉe 8:30-12:30 okazos INTERNACIA MUZEA SEMINARIO

kun du temoj:

- Rezultoj de memstara esploro pri historio de Esperanto-movado en 1918-1968

(precipe, sed ne nur) en Ĉeĥoslovakio
- Utiligo de modernaj teknologioj kaj rezultoj de ciferecigado en la muzea kaj biblioteka laboro

paralele: 9:00-11:30 Urbovizito kaj promeno

Ĉi-tie elŝuteblas

DETALA PROGRAMO KAJ INFORMOJ PRI TRANOKTO, MANĜOJ KAJ KOTIZOJ







******************************

KONTAKTO

Esperanto-Muzeo, nám. Míru 81/1, CZ-568 02 Svitavy

cea @ esperanto.cz

tel. +420 774 928 974 (prezidantino Libuše Hýblová)

kontakto pri la ekspozicio kaj la muzea seminario:

pavla.dvorakova @ esperanto.cz


Kompleta aliĝilo kaj pagoinformoj troveblas en

www.esperanto.cz/eo/akce/10-jaroj-de-esperanto-muzeo-en-svitavy-987.html


Limdato por aliĝoj kaj mendo de servoj estas 31.8.2018, poste sengarantie!

Ni ĝojatendas vian abundan partoprenon!