Loading
Bonvenon en la Esperanto-Muzeo en Svitavy post ĝia rekonstruo!
Dum januaro kaj plejparto de februaro 2018 en la teretaĝo de la Domo de Ottendorfer en Svitavy (Ĉeĥio) en kiu troviĝas la Esperanto-Muzeo, realiĝis rekonstrulaboroj celantaj precipe forigi la kaŭzon de la humideco, kiu damaĝis la murojn.

Fine de februaro 2018 la muzeo denove malfermis sian pordon al la vizitantoj!
Estu do bonvenaj, aparte en la jaro, kiam la muzeo festos ŝian 10jariĝon!

Dum la laboro meritplene helpis - precipe koncerne ordigadon kaj lavadon - ankaŭ volontuloj de la lokaj Esperanto-kluboj el Svitavy kaj Česká Třebová. Post la rekonstruo disponeblos en la muzeo i.a. nova kuirejeto, en kiu ni povos pli komforte pretigi por niaj gastoj kafon aŭ teon.

Ni volonte akceptas gastojn dum la tuta jaro!

Ni aparte rekomendas anticipe kontakti nin ĉe la adreso

muzeo @ esperanto.cz.

Por ĉiuj pliaj detaloj bv. klaki al artikolo el la muzea retejo

http://www.muzeum.esperanto.cz/eo/expozicioj/la-esperanto-muzeo-post-la-rekonstruo-denove-malfermitas.html