Loading
Vladimír Türk, kunlaboranto de Esperanto-Muzeo, jubileas
La 17-an de majo 2018 festis sian vivjubileon Vladimír Türk, plurflanke talentita kaj admirinde laborema esperantisto el la sudbohemia urbeto Netolice en Ĉeĥio.
Krom tradukoj kaj registraĵoj de kantoj kaj beletraĵoj kaj kreado de diversspecaj filmetoj li estas oferema membro de la Cifereciga grupo de ĈEA, kunlaboranta kun Esperanto-Muzeo en Svitavy, por kiu li skanis kaj signorekone prilaboris jam multajn librojn kaj arkivajn materialojn. Li prelegis pri siaj spertoj tiusferaj dum KAEST 2014.


Jen vikipedia artikolo (jam sufiĉe malnoviĝinta kaj atendanta kompletigon)
eo.wikipedia.org/wiki/Vladim%C3%ADr_T%C3%BCrk

Kun la elkoraj bondeziroj kaj dankoj por la poresperanta laboro
ni ofertas al vi malgrandan elekton el liaj kreaĵoj aperigitaj en Ipernity
- por via plezuro:

SONREGISTRAĴOJ

Traduko kaj kantado:

Bela rozo - renesanca amkanto
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/10582272

Traduko, gitarludo kaj kantado:

Jaroslav Ježek - Ĉapelo en vepro (ĵazkanto)
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/34927445

Longulo Frankie
www.ipernity.com/doc/tuurq/38575490
duvoĉe kun sia frato-ĝemelo Stanislav

Laŭtlegado, sonreĝisorado kaj sonprilaboro:

Karel Čapek - Morto de Arĥimedo
rakonto el la "Libro de apokrifoj", laŭtlegas kun Jan Řepa
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/9822781

Karel Čapek - Historietoj de edziĝtrompisto
www.ipernity.com/doc/tuurq/38329850
el "Rakontoj el dua poŝo" (unu el ĉ. 40 registraĵoj, parto de ili
aŭskulteblas en www.ipernity.com/doc/tuurq/docs

FILMOJ

Kantado:
Soldatino (renesanca franca kanto) - kun Pavla Dvořáková
www.ipernity.com/doc/tuurq/39586676

Gitarludo kaj kantado:
Virgulinjo (kantri kanto) - kun Pavla Dvořáková
www.ipernity.com/doc/tuurq/39598816

Plena aŭtoreco de la instrukcia filmo:
Bazaj informoj pri la sonregistra programo Audacity
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/43245348

Traduko, laŭtlegado kaj sonprilaboro:
Vizitu Pelhřimov - la urbon de rekordoj (gastiganto de la ĈEA-Kongreso en 2016)
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/45070778

Biciklovagoj tra Břeclav (sudmoravia urbo, gastiganto de la Trilanda Konferenco en 2012)
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/13606147

Traduko kaj sonreĝisorado:
Petr Vok diboĉulo?
dokumenta filmo pri interesa famulo de la ĉeĥa renesanco
www.ipernity.com/doc/esperanto-muzeo-svitavy/11003733

Filmado:
Antonín Dvořák - Psalmo n-ro 23 (el "Bibliaj kantoj") - kantas Miroslav Smyčka
www.ipernity.com/doc/tuurq/39611900

Amkonfeso de la renesanca nobelulo Petr Vok al Suda Bohemio
www.ipernity.com/doc/tuurq/39586244
deklamas Jan Řepa en la kastelo Kratochvíle (dum PoFeRo 2015)