Loading
Kristnaskaj kantoj el Himnaro Cigneta - parto 1

Por bezono de pretigo de muzika programo por adventaj/kristnaskaj Esperanto-aranĝoj, ni disponigas al vi nun elekton - la unuan parton el la ampleksa Himnaro Cigneta kompilata kaj redaktata de ROS' Haruo. Temas pri konataj diversdevenaj kantoj, post kies klako vi povas legi kaj kopii ne nur la tekston, sed ankaŭ aŭdi la melodion (plej kutime elektronikorgenan akompanon). Post klako per dekstra muso al la vorto MIDi sube de ĉiu paĝo, post "Save Taget as .... - Konservu celon kiel ...) povas ankaŭ elŝuti la melodion en vian komputilon). Per diversaj programoj eblas facile konverti midi formon al WAV (sufiĉas skribi al Google-serĉilo "free midi to wav converter " kaj vi ricevos pluaj proponojn), kiun vi povas sekve kopii al kompaktdisko kaj uzi ev. la melodion por akompano dum la aranĝo (se vi ne havas taŭgan muzikiston inter vi).

Krome senpaga programo "Notation Player":http://www.notation.com/DownloadNotationPlayer.htm ((se vi havas Windows XP aŭ Vista) povas aŭtomate fari el la midi-melodion ankaŭ muziknotojn, kiujn vi povas printi kaj uzi event. po "viva" akompanado. Mi persone ofte uzas tiun manieron.

Kristnaskaj kantoj sendube havas sian misteran belon kaj ĉarmon ankaŭ por tiuj, kiuj ne konsideras sin kristanoj, ĉar festado de Kristnasko estas parto unu el niaj lastaj komunaj simbolaj ritoj, kiu povas spirite/enkore renovigi nin ....... (Freneza aĉetumado, abundaj materiaj donacoj kaj manĝoj ja tute ne estas esenco de la festoj kaj ĉiu povas mem decidi, kiel travivi ilin).

Ni tre ĝojos, se vi sendos al ni materialojn pri kristnaskaj kantoj el viaj landoj! Ni volonte aperigos ilin en nia nova speciala albumo KRISTNASKO.

Abio vi, abio vi (O Tannenbaum) germana

Al ni aperis nun io nova (Zjawiło się nam dziś coś nowego) pola

Alestu, fidelaj (Adeste Fideles) latina

Alvenis tempo al ni de advento (Es ist für uns eine Zeit angekommen) germana

Aŭdu! kantas anĝel-ĥor' (Hark! the herald angels sing) angla

Aŭdu : Sonas pastoralo (Quem pastores laudavere) latina

Bebo Dia, tamen nia (W żłobie leży) pola

Betleĥemon kuris la paŝtista ar' (Przybieżeli do Betlejem pasterze) pola

Blovu trombonon kun laŭta sonor' (Lift up the trumpet, and loud let it ring – Jesus Is Coming Again) germanlingva usona himnaro de Sepatagaj Adventistoj

Ĉarma Krist-vesper’! (Sæle jolekveld!) norvega

Ĉarma la tero (Dejlig er Jorden) dana

Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb' (The Christ-child lay on Mary's lap – teksto G.K.Chesterton) an­gla

Di' naskiĝas, forto falas (Bóg się rodzi, moc truchleje) pola

Ding dong! Plenas en ĉiel' (Ding Dong! Merrily on High) angla

Dum klara nokto venis ĝi (It came upon the midnight clear)

Dum nokte gardis al ŝafar' (While Shepherds Watched Their Flocks by Night) angla

Dum nokt' silenta kantas la ĉiel'
(Wśród nocnej ciszy) pola

En bova fojntrogo (Away in a manger) angla

En Kristnaska vespero, el alta ĉiel' ( “La Unua Noel') (The First Nowell) angla

En la reĝa Betlehemo (Once in Royal David’s City) an­gla

En la vintromezo (In the Bleak Midwinter – melodio Gustav Holst)) angla

Estu bonvena, Krist' Sinjor' (Sei uns willkommen) germana

Fama rakonto en Evangelio (Wesołą nowinę, bracia słuchajcie) pola

Feliĉega vi, ĉarmoplena vi (O du Fröhliche / O sanctissima) germana, itala

For, longe for, en Judea land' (Far, far away on Judea's plain­s) angla

Ĝoju la mondo! (Joy to the World!) angla



Pavla Dvořáková (padv)