Loading
Ni invitas vin al nia nuntempa ekspozicio "LA HOMO KONTRAŬ BABELO"
Nia nova tutjara ekspozicio, ĉi-foje nomita "LA HOMO KONTRAŬ BABELO" estis inaŭgurita la 9-an de junio 2017 en la ĉeĥa lingvo (ankaŭ por la loka publiko) kaj la 10-an de junio 2017 por la esperantlingvaj vizitantoj.

Ĝi estas dediĉita al la 100-jara datreveno de forpaso de d-ro L.L.Zamenhof, kiu ĉi-jare troviĝas sur la oficiala listo de UNESCO, sed ankaŭ al la ceteraj pioniroj de Esperanto kaj de la ideo de la justa lingva komunikado kaj interkompreniĝo inter homoj.
La ĉefaj pluaj jubileantoj, prezentitaj en la ekspozicio estas F.V. Lorenz kaj T. Čejka. Poligloto (laŭ atestantoj onidire scipovinta centon da lingvoj!) kaj multflanke talentita homo František Vladimír LORENC, en Esperantujo konata kiel Francisco Valdomiro LORENZ (1872-1957), jam kiel 18 malriĉa studento el propraj rimedoj eldonis en Pardubice en 1890 la unuan Esperanto-lernolibron por ĉeĥoj. Du jarojn pli poste li elmigris al Brazilo, kie li vivis kaj verkis ĝis sia morto. Ankaŭ tie fakte fondis Esperanto-movadon kaj ĝis nun onidire li estas tie la tria plej konata kaj plej populara ĉeĥdevena persono.
Pli pri lia rimarkinda vivo kaj personeco vi povas ekscii en la videoregistraĵo de la prelego de Petro Chrdle.

La dua gravulo estas Teodoro ĈEJKA (1878-1957), aginta en la orientmoravia urbeto Bystřice pod Hostýnem, ekde 1900 aŭtoro kaj eldoninto de la unuaj lernolibroj kaj vortaroj kaj redaktoro de la unuaj gazetoj aperintaj en ĉeĥaj landoj.

Ĉiuj tri elstaruloj estas prezentitaj ne nur sur biografiaj paneloj, sed ankaŭ en vitrinoj kun libroj kaj kolektmaterialoj, dosierujoj kun kompletigaj informoj kaj surmuraj historiaj fotaĵoj k.t.p.

La ekspozicio prezentas interesaĵojn pri historio de Esperanto en Ĉeĥio, reprilaboritan libroekspozicion kun pluraj novaĵoj pri aktualaj sociaj temoj, interesajn gastojn en nia muzeo, novan prezenton de la aktiveco de la Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy, bildkartojn el la muzea kolekto kaj rezultojn de de la detektiva historia esplorado pri identeco de eksterlandaj korespondantoj de Petr Eduard Skála el la ĉeĥa urbo Horažďovice el la jaroj 1908-1913. Tiu estos temo de aparta artikolo, kiun ni pretigas por vi.

Por legi pli detalajn informojn pri la ekspozicio mem kaj pri riĉa programo de la Muzea nokto kaj de la inaŭguro de la ekspozicio, bv. klaki al la artikolo en la muzea retejo.

La aranĝo estis parte finance subvenciita de la Regiono Pardubice (kadre de la projekto ("Pardubice - lulilo de Esperanto en ĉeĥaj landoj").


Elekton de fotaĵoj el nia ekspozicio, el la Muzea nokto kaj la inaŭguro vi povas trovi en nia FOTOGALERIO.

La ekspozicio alireblas tutjare, ĝis septembro 2018, kiam nia muzeo solenos 10 jarojn de sia ekzisto. Malfermohorojn kaj kontaktojn vidu ĈI-TIE . Bv. ne forgesi, ke nia muzeo estas prizorgata plene volontule kun malalta budĝeto kaj ni ne povas garantii daŭran ĉeeston de iu esperantista deĵoranto.
Eksterlandaj gastoj, kiuj interesiĝas pri komentita trarigardo kaj renkontiĝo kun lokaj esperantistoj, nepre bv. ĝustatempe anonci vin ĉe la adreso muzeo@esperanto.cz kaj interkonsenti pri ambaŭflanke konvena dato kaj tempo!

La urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, bone trafike atingebla el ĉiuj direktoj (Prago, Brno-Vieno, Ostrava), havas multon interesan por oferti. Ni volonte prizorgos por vi taŭgan tranokton kaj helpos vin organizi vian restadon (vidu pli en la rubriko Kontakto).
Vidu ankaŭ niajn fotoalbumojn Svitavy invitas vin kaj Bohemia-Moravia Landlimo.

Ni antaŭdankas por diskonigo de nia ekspozicio kaj antaŭĝojas vian viziton!


Pliajn informojn pri la ekspozicio mem disponigas

Pavla Dvořáková el Písek, aŭtorino kaj estrino de la ekspozicio,
pavla.dvorakova@esperanto.cz

Pliajn informojn pri viziteblo de Svitavy kaj de la muzeo disponigas

Libuše Dvořáková el Svitavy, gvidantino de la muzeo kaj de la loka klubo,
libuse.dvorakova@esperanto.cz


1 comment

Júlio César PEDROSA said:

Kvankam iom malfrue mi gratulas vin pro tiu ekspozicio kaj dankas la kunhavigon de tiuj bildoj kaj informoj.
F. V. Lorenz estas homo konata kaj estimata de pluraj brazilaj esperantistoj; multaj el ili - ankaŭ mi - lernis per lia libro "Esperanto sem Mestre" (Esperanto sen Instruisto), verko ankoraŭ eldonata.
Elkoran saluton el Brazilo! :)
6 years ago ( translate )