Loading
Forpasis emerita opersolisto kaj honora ĈEA-membro Miroslav SMYČKA
Kun malĝojo ni informas, ke la 25-an de aprilo 2017 en sia 90a jaraĝo forpasis en Prago emerita opersolisto kaj bonega esperantisto Miroslav Smyčka. Temas pri senduba grava perdo por la tutmonda Esperanta kulturo.

Miroslav Smyčka naskiĝis en 1926 en Olomouc kaj esperantiĝis kiel studento jam en 1945. Dum sia vivo li aktoris en regionaj operteatroj en Brno, Opava, Liberec kaj precipe Ústí nad Labem (30 jarojn) kaj České Budějovice. Kiel baritonisto li ĉefrolis en dekoj da famaj operoj de ĉeĥaj kaj tutmondaj komponistoj (Smetana, Dvořák, Janáček, Martinů, Mozart, Donizetti, Verdi, Puccini, Ĉajkovskij, R.Strauss k.a.). Vidu fotoalbumon de liaj roloj en la 1960-aj jaroj
muzeo.rajce.idnes.cz/Operni_role_Miroslava_Smycky_v_Jihoceskem_divadle

****************
Li estis bonega kaj konvinkita esperantisto kun profunda lingvoscio. Li prezentis sian arton ankaŭ dum multaj Esperanto-aranĝoj (Universalaj kaj naciaj kongresoj) kaj estis ĉeforganizanto de elstaraj Internaciaj Kulturfestivaloj en Ústí nad Labem.

Pro siaj meritoj en la kultura kampo en 2002 li fariĝis honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Ĝis la lastaj monatoj de sia vivo li estis en mirinda kaj enviinda fizika kaj psika freŝeco.
La liaj vortoj, tion sendube helpis ankaŭ tio, ke li povis aktive okupiĝi pri siaj du grandaj amoj - klasika muziko kaj Esperanto, kaj vivi en amikeca medio de esperantistoj.

Liaj kantoj aperis en 1993 sur la kasedo Famaj kantoj por belaj horoj, eldonita de KAVA-PECH, kaj en 2009 sur duobla KD Melodia Regalo, eldonita de ĈEA. Pliaj registraĵoj de kantoj, poezio kaj prozo efektiviĝis inter 2010 kaj 2016 en periodo de lia loĝado en České Budějovice kaj membreco en la sudbohemia Esperanto klubo La Ponto en Písek, al kies aranĝoj li abunde kontribuadis. La registraĵo realiĝis dank al lia kunlaboro kun Vladimír Türk kaj Pavla Dvořáková kaj kaj aperis precipe en la socia retejo Ipernitio.

Pli detalajn informojn pri lia vivo, riĉa arta aktiveco kaj agado kadre de la Esperanta movado vi trovos en VIKIPEDIA ARTIKOLO
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka.

Ni rekomendas al vi ĵus kompletigitan
liston de la interrete aŭskuteblaj registraĵoj de Miroslav Smyčka
www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.html

Nemalmultaj el ili troviĝas kaj elŝuteblas ĉi-tie en Ipernitio!

Ĉi-forme kaj en niaj rememoroj tiu ĉi admirinda homo kaj artisto povos esti plu ĉeesta inter ni. Dankon por ĉiuj artaj travivaĵoj kaj por la belo, kiun li postlasis al ni!

************************

Miroslav Smyčka dum Vikimanio en Svitavy, en oktobro 2011


La tristan anoncon alportis en Ĉeĥio pli ol 12 konataj ĵurnaloj kaj gazetoj, kiuj ankaŭ informis pri lia fervora esperantisteco.

La lasta adiaŭo okazas la 4an de majo 2017 ekde la 14a horo en preĝejo de Virgulino Maria la Pacreĝino en Prago 4-Lhotka.


Tiuj, konis kaj ŝatis Miroslav kaj volas esprimi sian kondolencon, povas skribi al lia filinoal la ADRESO:
Divadlo Semafor, Jolana Smyčková, Dejvická 27 CZ-160 00 Praha 6.

Ŝi estas aktorino, kantistino kaj dublistino kaj en sia infanaĝo ŝi ankaŭ lernis Esperanton de sia fervora patro. Ŝi aprezas ideon de Esperanto kaj valoron de Esperanto-komunumo kaj geamikoj por ŝia patro kaj la reeĥo, ankaŭ el eksterlando sendube subtenos ŝin en ŝia aflikto. Dum al neformala parto de la lasta adiaŭo laŭ ŝia peto ankaŭ eksonos kelkaj registraĵoj en Esperanto (el listo supre menciita).
Rememoru Miroslav - Mirek aŭ Mirĉjo - kune kun ni - ĝuante kaj diskonigante plu de li neforgeseble interpretitajn kantojn kaj literaturaĵojn.


Pavla Dvořáková