Loading
Ĉiuj Oficialaj Aldonoj nun konsulteblaj en Interneto
Per la naŭ Oficialaj Aldonoj la Lingva Komitato kaj de 1948 la Akademio de Esperanto (AdE) pligrandigis la vorttrezoron de la Fundamento. La originalaj tekstoj ĝis nun estis nur pene troveblaj. Nun ĉiu povas ilin elŝuti kaj konsulti ...
Dank' al la helpo de Andreas Kück ĉiuj OA troveblas nun en la retejo de la Esperanto-Akademio (‹ea› - ne konfuzu kun "AdE", kiu nuntempe nur escepte aplikas la Fundamenton kaj pro tio kutime ne agas aŭ konsilas "aŭtoritate" en la senco de FdE).




Vortaro Oficiala Junio 2016 La Oficialaj Aldonoj jam estas troveblaj en la Vortaro Oficiala, kun komentoj kaj klarigoj. Tamen okaze estas bone iri al la fontoj mem por kontrolo. De nun facilega afero nur, vd. la specimenon, nome la komencon de OA 1 de 1909: