Loading
Ĉu Interneto aŭ Interreto?
Leganto demandis, kial mi uzis la vorton "Interneto" (kun -n-), kvankam en PIV 2005 troveblas "Interreto" (kun -r-) ...
Fakte la formo kun -r- troveblas en la artikolo pri "ret-":

Interreto Tutmonda komputila reto: nova apliko de Interreto.

Laŭ la aktuala PIV 2005 ĝi do estas kunmetaĵo en la senco de § 11 de la Fundamenta Gramatiko (R 11): Inter/ret/o. - Ĉu tio estas ĝusta?

La Fundamento (FdE) havas i.a.:

ret’ - filet (de mailles) | net | Netz | сѣть {de 1918: сeть} | sieć, siatka. — [AK] net (a). — [RE].

inter - entre, parmi | between, among | zwischen | между | między. — inter - entre, parmi | between, among | zwischen | между | miedzy {pres-eraro, legu: między (tiel ĝuste en FE eld. 1)} [FE 13]. — [AK 1914] zwischen, unter. — [UL]. - Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; ... Ekzemploj: ...; internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj) [FE 27.5].

El tio evidentiĝas, ke Inter/ret/o ĉiuokaze ne signifas "kiu estas inter diversaj (komputilaj) retoj". Celita estas la signifo "interligitaj komputilaj retoj".

Ĉu la pli vasta signifo de "inter" estas tamen ĝusta, oni povas diskuti. Eble oni povas pravigi ĝin kiel ellaso de "inter[ligitaj komputilaj] reto[j]" (?).

Kontraste la vorto Internet/o (majuskle, ĉar propra nomo, kun -n-) estas vorto fremda en la senco de R 15 (laŭ la traduko de Zamenhof el 1903, miaj kursivoj):

15. [1] La tiel nomataj vortoj „fremdaj“, t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; [2] ...

"estas uzataj sen ŝanĝo" - do "estas uzeblaj" kaj aŭtomate pro R 15 "ĝusta" Esperanto. La vorton, venantan el "unu fonto", nome la angla, "prenis" multegaj lingvoj, vidu en Vikipedio. Serioza dubo, ke ĝi plenumas la kondiĉojn de R 15 laŭ mi ne ekzistas. Ĝi do ĉiuokaze estas ĝusta Esperanto.

Rezulte ni havas du formojn: la vorton fremdan Internet/o, sendube ĝustan, kaj la kunmetitan vorton Inter/ret/o, ne same klare ĝustan, sed almenaŭ pravigindan.

Ĉar ni ĉiam rajtas libere elekti inter kunmetitaj vortoj aŭ samsignifaj vortoj fremdaj (astr/o/scienc/o - astrologi/o), mi preferas por la tutmonda komputila reto la vorton fremdan Interneto.

Mi tamen ja ĝojus, se iu klarigus, ĉu kaj kial eble ankaŭ la paralela formo Inter/ret/o estas ĝusta laŭ la reguloj de FdE.
-----

P.S. (2016-08-10) Intertempe la enigmo estas solvita, vd. tie ĉi.

5 comments

Ivar said:

La vorto " Interneto" en Esperanto estas sensenca, ĉar la vorto " neto" ja havas tute alian signifon. Ĉiuj plej gravaj retaj Esperanto vortaroj enhavas nur la vorton interreto.
7 years ago ( translate )

Bernardo replied to Ivar:

Nu, jes, kompreneble, Ivar.

1. Pri net' VO havas:

net’ - net | net | in’s Reine | начисто | na czysto. — [AK] (au) net, cahier de net | clean (as a copy), neat | Reinschrift. — [RE].
● mal’net’ - brouillon | foul copy | Brouillon | начерно | na brudno. — [AK] rough draft | Konzept, Entwurf, Kladde.

Sed ja ne temas pri Inter/net/o (sensenca kunmetaĵo laŭ R 11, kiel vi prave atentigas), sed pri la homonima (unuradika) Internet/o.

Homonimoj estas tute normalaj en Esperanto kaj en FdE, vd.
www.ipernity.com/blog/bernardo/4610980

Do la argumento de la (mis-)analizo kiel Inter-net-o ne konvinkas min.

2. Laŭ mi pli grava estas la argumento: La formo "Inter-ret-o" estas trovebla jam preskaŭ ĉie.

Sed ĉu ĝi estas laŭ la reguloj de Esperanto (kun la signifo "interligitaj komputilaj retoj")?

Ĉu iu povas eble pravigi, ke tiu senco akordas, reciproke harmonias kun "Inter-ret-o"? - Por mi tio ne estas evidenta, sed eble mi ja pretervidas ion.

3. Sendepende de eventuala ebleco pravigi la formon "Inter-ret-o", restas la libereco tamen uzi la vorton fremdan "Internet-o", kiel jam klarigita en la blogero.
7 years ago ( translate )

Paŭl said:

Kiel "inventinto" de la vorto "Interreto" mi ja devas iom kontribui, ĉu? En la komencaj jaroj de la reto, kiam 99% de la homoj eĉ ne sciis, kio estas "http" kaj kiam tiaj adresoj estis tre maloftaj, la asocio Knooppunt en Gento, Flandrio, eldonis broŝuron por informi volontulajn asociojn, bonfarajn organizaĵojn ktp pri la praktikaj ebloj de tiu nova fenomeno. Ili decidis eldoni ĝin kvarlingve, ankaŭ en Esperanto (ĉar la asocio tre favoris la ideon de neŭtrala lingvo). Mi estis taskigita traduki la originalan nederlandlingvan version al Esperanto. Tiam mi ja devis decidi pri la nomo de la nova fenomeno. Mi decidis por "Interreto" ĉar en tiu tempo ekzistis jam pluraj retoj teknike samaj: Arpanet, Bitnet, kaj multaj lokaj retoj. La nova reto intencis interligi ĉiujn tiujn. Ĉu ĝi ne estas laŭ la reguloj de Esperanto? Tiam la nepoj min malbenos!
7 years ago ( translate )

Bernardo replied to Paŭl:

Interesa historio, dankon Paŭl. En la Antaŭparolo al FdE ni trovas "interbatala", "interkonsente" kaj "interkonsento" ("laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj", A 2.1 kaj denove en A 3.3. - "interkonsento = konsento inter si; "interligi" = ligi inter si. Sed kio estas "interreto" - reto inter si (??).

Ĉu "interreto" vere estas kunmetita laŭ la reguloj de la Fundamento aŭ la modeloj de Z?
7 years ago ( translate )

Bernardo said:

Mi klopodas skizi pravigon por la vorto "Inter/ret/o" tie ĉi: www.ipernity.com/blog/bernardo/4625890 kaj ĝojos pri diskuto.
7 years ago ( translate )