Loading
Vi ne scias la montetojn de Cesare Pavese
Vi ne scias la montetojn
de Cesare Pavese

Vi ne scias la montetojn,
kie disverŝiĝis la sango.
Ni ĉiuj forfuĝis
ni ĉiuj ĵetis
l'armilon kaj la nomon. Unu virino
rigardis nin forkuri.
Nur unu el ni
haltis kun pugno fermita,
ekvidis ĉielon vakua,
klinis la kapon kaj mortis
ĉe muro, senvorte.
Nun li estas ĉifono de sango
kaj sia nomo. Unu virino
nin atendas ĉe l' montetoj.

esperantigis Helena

5 comments

Helena Tylipska said:

tristaj eventoj okazintaj en Italio dum II-a mondmilito.
9 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Kara Jadranka, tial mi tradukis ĝin , la tempoj danĝeraj renaskiĝas
9 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

dankon Ŭel :-)
9 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Dankon Mori:-)
9 years ago ( translate )

Saluton al ciuj...!… said:

Dankon

Danilo

aout 2021
2 years ago ( translate )