Loading
Elporti la nokton - de Ewa Lipska


Elporti nokton mi ankoraŭ povas

Vi sole fermu ĉiujn pordojn.
Nur la nokto kun mi restu
kaj la stratoj disforkiĝu
ĝis tien, kie ili ekas esti.
La saĝul' eterna de ĉi mondo
fine mortu. La raport' pri liaj agoj
restu en ruloj pergamenaj
al kiuj muŝoj algluiĝos.

Elporti nokton mi ankoraŭ povas

Min tedas iu. Lumo brilas.
El malproksima flank' de l',urbo
ies infanoj promeniras
kun manklako
ĉar en la tomboj tro frostiĝis.
Ankoraŭ la saĝul' multjara
por la infanoj elimagis
riĉan bankedon baltasaran.
Vekiĝis steloj, sur piedfingroj
ĉirkaŭ l'infanoj faris ringon.

Mi lacrigardas en apertan pordon.

. Tr. Helena

3 comments

Helena Tylipska said:

Pro limigoj flanke de Ipernity, mi ne aldonas polan originalon.
9 years ago ( translate )

Ivar said:

Ĉu temas ĉi tie pri la sendormeco kaj soleco de aŭtorino de tiu ĉi poemeto?
9 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Legante ŝiajn poemojn mi dirus ke la poetino sentas forte problemojn de ĉiutaga kaj sociala vivo, ĉu ili estas miskomprenoj inter geedzoj, ĉu problemoj de infanoj (ekzemple malsanoj) aŭ manko de komunikado inter la personoj. Tiuj estas oftaj temoj de ŝia verkado, volonte maskitaj per kvazaŭa nesenco; ili pensigas multe la leganton. Mi kredas ke la problemoj de la mondo , kiu nin ĉirkaŭas estas ankaŭ la niaj; ili portas al la poeto malkvieton kaj sendormon. Mi pensas ke poezio iom similas al pentraĵo; ambaŭaj transdonas sensacojn, kiuj estas diversaj de persono al persono ĉu ĝi estas rigardanta bildon ĉu leganta poemon.
9 years ago ( translate )