Loading
Abelo blanka, ci zumas... de Pablo Neruda
Blanka abel' ci zumas, ebria pro miel' ,en mia animo
kaj ci baraktas en lozaj spiraloj de l' fum'.

Mi estas la senespera, la vorto sen reekoj,
tiu, kiu ĉion perdis kaj tiu, kiu ĉion havis.
Lasta ŝnuro, knaras ene de vi mia anksieco lasta.
En mia dezerta tero ci estas la lasta rozo.

Ha silentema!

Fermu viajn okulojn profundajn. Tie ŝvebas la nokto.
Ha, nudigu vian korpon de statuo timema.

Ci posedas okulojn profundajn, kie la nokto ŝvebas.
Freŝajn brakojn de floro kaj sinon de rozo.


Viaj mamoj similas al la konkoj blankaj.
Sur vian ventron venis dormi la papili' de ombro.

Ha silentema!

Jen la soleco el kie ci malestas.
Pluvas. La vento de la maro forpelas mevojn vagabondajn.

La akvo paŝas nudpiede tra stratoj malsekaj.
De el tiu arbo ĝemas kvazaŭ malsanaj, la folioj.

Blanka abelo, malesta, ankoraŭ ci zumas en mia animo.
En la tempo ci revivas, delikata silentema.

Ha silentema!

Esperantigis Helena
.........................................................................................

originala versio

Abeja blanca zumbas...

Abeja blanka zumbas, ebria de miel, en mi alma
y te tuerces en lentas espirales de humo.

Soy el desperado, la palabra sin ecos,
el que lo perdiò todo, y el que todo lo tuvo.
Ultima amarra, cruje en ti mi ansiedad ùltima.
En mi tierra desierta eres la ùltima rosa.

Ah silenciosa!

Cierra tus ojos profundos. Allì aletea la noche.
Ah desnuda tu cuerpo de estatua temerosa.


Tienes ojos profundas donde la noche alea
Frescos brazos de flor y regazo de rosa.

Se parecen tus senos a los caracoles blancos.
Ha venido a dormirse en tu vientre una mariposa de sombra.

Ah silenciosa!

He aquì la soledad de donde estàs ausente.
Llueve. El viento del mar caza errantes gaviotas.

El agua anda descalza por las calles mojadas.
De aguel àrbol se quejan, como enfermos, las hojas.

Abeja blanca, ausente, aùn zumbas en mi alma.
Revives en el tiempo delgada y silenciosa.

Ah silenciosa!



6 comments

Hans-Georg Kaiser said:

Kara Helena,

bona traduko, sed:anscieco =ankcieco = angoro

Jen helpema vortaro por la hispana:
www.esperanto.es/hef/index.php/vortaro-de-diego

Amike, Cez!
11 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Hehe, ni ambaŭ eraris :-) Korektita!
Mi helpis min por traduki , de teksto hispana kaj itala, komparante ilin; la traduko itala, mi dirus, estas identa al la originalo. Dankon pro ligilo kaj * :-)
11 years ago ( translate )

Hans-Georg Kaiser replied to Helena Tylipska:

Bonvolu:)!
11 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Dankon, kara Martha, ŝajnas ke mi ĉion korektis; vidu mi faras tiujn aĵojn, kiam estas nokto profunda, verŝajne mi ne vidas plu. Mia hispana teksto estas korekta, mi skribis erare :-(
11 years ago ( translate )

Rafael said:

Una maravilla de poesía. El gran Neruda !!!! ******************
11 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Grandissimo !!!
11 years ago ( translate )