Loading
La malcertecoj
Malcerte mi trairas tiun padon
pendantan super vakuo danĝera,
okulfermite, por vidi la nenion.
En nebul' mi enspiras fum-odoron,
sentas plorojn de l' patrinoj senfilaj
kaj vokojn de la filoj disperditaj.
Sur la cindroj de mia viv' sidante
mi atendas la morgaŭon de l' filoj

H.

4 comments

Helena Tylipska said:

Dankegon pro invito. Mi pensas ofte pri ĉi vojaĝo.
11 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Jes, konstante. Ne ĝojigas min la militaj ventoj en la mondo, nek malcerteco de estontaj jaroj, ankaŭ se mi verŝajne ne apartenos al ili, sed ja la aliaj ĉeestos kaj suferos.
Dankegon por sunbrilo:-))
11 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

malfacilas vivi proprajn momentojn, kiam aliaj suferas,mi vivas kun ili kaj ene de ili
Tamen dankon pro simpatia konsilo :-))
11 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Nu, ni esperu ke li faros novan miraklon...ĝi estas vere bezonata. ;-))
11 years ago ( translate )