Loading
ĈIUKAZE - Wisława Szymborska (vol. Ogni caso - edizioni Gli Adelphi



Povis okazi.
Devis okazi.
Okazis antaŭe . Poste.
Pli proksime. Pli lontane.
Okazis ne al vi.

Vi saviĝis ĉar vi estis unua.
Vi saviĝis ĉar vi estis lasta.
Ĉar sola. Ĉar la homoj.
Ĉar dekstren. Ĉar maldekstren.
Ĉar pluvis. Ĉar estis ombro.
Ĉar brilis la suno.

Bonŝance tie estis arbaro.
Bonŝance ne estis arboj.
Bonŝance, relo, hoko, trabo, bremso,
framo, kurbiĝo, milimetro, sekundo.
Bonŝance sur akvo flosis razilo.

Sekve al, tial ke, kaj tamen, kaj malgraŭ.
Kio okazus se mano se piedo,
je unu paŝo, je hareto
disde pluaj koincidoj.

Do, vi estas? Rekte el la momento ankoraŭ duonaperta?
La reto havis unu truon, kaj vi ĝuste tra ĝin?
Senfinas mia miro, mia prisilento
Aŭskultu,
kiel rapide batas al mi via koro.

Esperantigis Helena


WSZELKI WYPADEK (pola originalo)

Zdarzyć się mogło.
Zdarzyć się musiało.
Zdarzyło się wcześniej. Później.
Bliżej. Dalej.
Zdarzyło się nie tobie.

Ocalałeś, bo byłeś pierwszy.
Ocalałeś, bo byłeś ostatni.
Bo sam. Bo ludzie.
Bo w lewo. Bo w prawo.
Bo padał deszcz. Bo padał cień.
Bo panowała słoneczna pogoda.

Na szczęście był tam las.
Na szczęście nie było drzew.
Na szczęście szyna, hak, belka, hamulec,
framuga, zakręt, milimetr, sekunda.
Na szczęście brzytwa pływała po wodzie.

Wskutek, ponieważ, a jednak, pomimo.
Co by to było, gdyby ręka, noga,
o krok, o włos
od zbiegu okoliczności.

Więc jesteś? Prosto z uchylonej jeszcze chwili?
Sieć była jednooka. A ty przez to oko?
Nie umiem się nadziwić, namilczeć się temu.
Posłuchaj,
jak mi prędko bije twoje serce

6 comments

Helena Tylipska said:

Aŭ granda malesperiĝo,kiu surprize ŝanĝiĝas en nekredeblan ĝojon...
Dankon Jadranka :-)
11 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Koran dankon al Martha kaj Sana :-)
11 years ago ( translate )

Inactief said:

Kara Helena, koran dankon pro la esperantigo de tiu bela verso. Prisilentigo estas komprenebla reago kiam nia proksimulo evitas iun akcidenton, malbonsorton, malfortunaĵon aŭ eĉ morton. Kaj la plej belaj estas sekvaj emocioj kaj feliĉo ke oni ankoraŭ povas sentigi la batadon de la koro al la karulo! La koron kiu batas por li.
11 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Je granda feliĉo kaj granda malfeliĉo oni reagas simile, aŭ per ploro aŭ per silento; certe la "Forvelkinta floro" scias ion pri tio.
Se temas pri dua ŝanco: ne estus malbone provi.
11 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Koran dankon al amiko Blazio :-)
11 years ago ( translate )

Helena Tylipska said:

Do mi estas la "Universo". Mi kreas egan haoson :-)))
11 years ago ( translate )