Loading
MIA UNUA ESPERANTO-INSTRUISTO

 

Aldono al rememoroj de Imre Szabó kaj Éva Juhász pri Karlo Fajszi

 

Leginte rememorojn pri Oĉjo Karlo Fajszi, dolore ekbatis mia koro. Jes, jam ankaŭ li ne estas inter ni… jam ekde kvar jaroj. Kompreneble, mi ne nun sciiĝis pri tio. Sed venis la memoroj.

Esperanton, nian Belegan, Bonegan lingvon mi lernis de li. Li estis mia unua Esperanto-instruisto. Nia tiama Esperanto-kurso en la lernojaro 1977-1978 okazis en lia admirinda biblioteko, ĉar ni ne ricevis lokon en la Kulturcentro de Poŝtistoj.

Neniam mi forgesos tiun kurson, lian individuecon, neniam mi forgesos la etoson de lia biblioteko. Ankaŭ nun aperas antaŭ miaj okuloj lia hejmo: De planko ĝis plafono Esperantaj libroj sur la bretoj en la ĉambroj. Ĉiun liberan loketon kovris fotoj, insignoj, ĉio, kio rilatas pri Esperanto. Al tiuj, kiuj konis Oĉjon Karlo kaj lian kolektaĵon, ne estas necese rakonti. Antaŭe neniam mi pensis, eĉ imagi mi ne povis, ke la Esperanta literaturo estas tiel riĉa, tiel grandioza. Tiel vidi, kunkolektite preskaŭ ĉion, kio rilatas pri Esperanto, vidi la librojn, periodaĵojn, revuojn ekde la naskiĝo de Esperanto, estis pli ol entuziasmiga. Ni admiris lian senlacan, ofereman laboron, kiun li faris por Esperanto dum longaj jaroj.

Esperanton lerni en tiu belega Esperanta biblioteko… Pri kio ni lernis, ni tuj povis rigardi ofte en la originalo, ni povis tuŝi, preni en manoj ankaŭ tiajn rarajn trezorojn, pri kiuj multaj nur sonĝas. Pri ĉiu libro, periodaĵo, Esperantaĵo li sciis ĉion.

Ni ne nur la lingvon mem lernis de li, sed li ofte rakontis al ni pri la esenco de Esperanto, pri la Esperanto movado, pri la ofte stranga historio de la libroj kaj ni mirante aŭskultis liajn rakontojn pri la kolekta- kaj libro-restaŭriga laboro.

 

Li korespondis kun multaj kolektantoj el la tuta mondo. De tempo al tempo li preparis kaj dissendis la mankolistojn pri tiuj Esperantaĵoj, pri kies ekzisto li sciis sed kiujn li mem ne posedis. Kaj la kolektaĵo kreskadis, pligrandiĝis, plibeliĝis. Jes plibeliĝis, ĉar la difektiĝitajn, malbonstatajn librojn li mem riparis, restaŭris propramane.

Li rebindis ilin majstre se estis necese, ĉar li ellernis ankaŭ la libro-restaŭradon en la Biblioteko Széchenyi.

 

Krom la kolektado, aranĝado li ofte aranĝis pri la libroj, afiŝoj migrantajn ekspoziciojn, kies celo estis konatigi, popularigi Esperanton ĉie, kie eblas. Al ĉiuj interesiĝantoj li volonte, afable prezentis la bibliotekon. Ja, kiel li diris, la kolektado ne estis propracele.

 

Jam kiel pensiulo li ellernis Esperanton. Tiam li komencis ankaŭ la kolektadon. Li volis celon por kio vivi. Li ofte parolis pri tio, ke li volus scii post sia morto en bonaj manoj la bibliotekon. Kaj li mem aranĝis la sorton de la kolektaĵo. Kun multega laboro, kun helpo de profesia bibliotekistino, li preparis la tiutempe plej modernan bibliotekan katalogon. Li volis, se iu granda biblioteko transprenos la kolektaĵon, ankaŭ tio estu preta kaj la kolektaĵo senzorge estu uzebla per ĝia helpo.

 

La bibliotekon li donis en manojn de la Fremdlingva Biblioteko (en Budapeŝto). Tie ĝi estas nun trovebla, vizitebla kaj uzebla. La adreson, la vizit-tempojn kaj ankaŭ aliajn informojn Vi povas legi sur ilia hompaĝo:

http://www.oik.hu/eszperanto/tartalom2.htm

Kun Oĉjo Karlo lastan fojon mi renkontiĝis du jarojn antaŭ lia morto. Li loĝis jam en Fülöpszállás, en sia amata naskiĝurbo. Sed neniu pensu, ke ripozante li pasigis siajn maljunajn tagojn! Ho, ne. Li havis jam naŭdekunu jarojn, tamen havis planojn. Li atendis nin en la stacidomo, kiam nia grupeto vizitis lin. Li mem montris al ni la urbeton, pri kiu li sciis ĉion. Li rakontis al ni pri tio, ke li helpas la laboron de la Lokhistoria Muzeo de la urbo, kaj planas instrui Esperanton por infanoj. (Mi ne scias, ĉu tio realiĝis aŭ ne.) Multe Li laboris propramane en la renovigo, riparado de sia freŝe aĉetita domo kaj eĉ ankaŭ en la ĝardeno. Kaj interesis lin ĉio. Kaj li rakontis, anekdotis kun sia bona humuro, kion ni nemiam forgesos.

Jam preskaŭ nenion li vidis tiam, pro malsano de la okuloj, tamen ofte li veturis per trajno al Budapeŝto, se li havis ian aranĝendan aferon. Lia granda malĝojo estis la nesanigebla, rapida malboniĝo de la okuloj. Ege mankis al li la legado. Li volis akiri legomaŝinon, tio okupigis pleje lin tiam. Dum nia vizito ni faris kelkajn fotojn. Mi metis ilin sur mian ĉefpaĝon, akceptu bonkore.

 

Pri Karlo Fajszi vi povas legi ankoraŭ ĉi tie:

www.ipernity.com/blog/32699/36173

www.ipernity.com/blog/a.juhasz

Fotoj:

https://www.ipernity.com/doc/32840/1250301?from=1250302

https://www.ipernity.com/doc/32840/1250236?from=1250302

https://www.ipernity.com/doc/32840/1250302?from=1250302

https://www.ipernity.com/doc/32840/1101763?from=1173496

https://www.ipernity.com/doc/32840/1101762?from=1173496

https://www.ipernity.com/doc/33638/1250552?from=1250552

 

 

9 comments

Henri Masson said:

Dankon Margit !
Mi iam vizitis Karlon, kaj li estis unu el la plej interesaj homoj, kiujn mi iam renkontis en mia vivo. Tiaj homoj devus vivi eterne...
12 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Kara Henri, dankon pro la vizito kaj komento. Mi tute konsentas kun Vi. Cetere, Li ĵus ĉijare estus 100 jara. :-)
12 years ago ( translate )

Henri Masson said:

Kara Margit,

Dum mi serĉis malnovajn diapozitivojn pri Oslo kaj Norvegio, mi trafis la fotojn, kiujn mi faris en 1981... en Budapeŝto, kiam mi vizitis s-ron Karlo Fajszi.

Kaj jen ili post ciferecigo :
https://www.ipernity.com/doc/32119/11084380
https://www.ipernity.com/doc/32119/11084382

Bedaŭrinde, ili ne estas bonaj, tamen oni bone rekonas lin. Mi ne memoras, kiu estis la persono kiu vizitis lin dum mia propra vizito (maldekstre).

En la sama jaro, mi vizitis feston en kiu estis Esperanto-stando, kun Jozefo Horváth (kiu instruis Esperanton al la hungara kosmonaŭto Bertalan Farkas) :

Budapeŝto 1981, antaŭ Esperanto-stando
https://www.ipernity.com/doc/32119/11084461

Budapeŝto 1981, antaŭ Esperanto-stando dum plenaera festo
https://www.ipernity.com/doc/32119/11084459

Jozefo-Horvath1981-Budapeŝto
https://www.ipernity.com/doc/32119/11084759

Budapeŝto 1981, Jozefo Horváth malantaŭ Esperanto-stando
https://www.ipernity.com/doc/32119/11084458 (mi esperas ke mi ne eraras, ĉar multaj jaroj pasis ;-)

Mi esperas ke tio estos por vi agrabla rememoro ;-)
12 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Kara Henri, mi treege dankas vin pro la valoraj fotoj. La nekonata homo verŝajne estas mia amiko, Máté Sándor kun kiu ni samtempe lernis Esperanton ĉe s-ro Fajszi. (tamen mi ne estas tute certa, mi demandos lin, ĉu vere li estas sur la foto. Li cetere estas en Ipernity kaj aktive agadas por Eo.) Mi konas ankaŭ la nomon de Jozefo Horváth, mi scias, li instruis Esperanton al Farkas Bertalan, kaj mi konas lian libron, 30 nap alatt... (dum 30 tagoj...)
Miaj Geamikoj, kiuj konis kaj estimis sinjoron Fajszi same tre ĝojos pro viaj fotoj, Denove dankon al vi.
12 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Mi dankas Vin kara Junapoeto pro legado de mia artikolo, en kiu mi provis memori pri sinjoro Fajszi Károly.
11 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Kara Falkido, mi tre dankas vin pro via atento pri la artikolo. Amike Margit.
10 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Kara Blazio, koran dankon pro la sciigo. Mi aŭdis ke ĝi estas dum preparo, sed mi ne sciis ke jam estas vendata. Jes, vi tute pravas, ankaŭ la kunlaborantoj meritas dankon kaj laŭdon pro la bela kaj granda laboro. Amike Margit.
15 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Dankon Anna, li estis vere ne ĉiutaga homo. Ĉu vi jam vidis lian kolektaĵon en la Fremdlingva Biblioteko?
15 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Saluton Hai Da, elkore mi dankas Vin pro via vizito kaj lego de mia artikolo. Amike Margit.
10 years ago ( translate )