Loading
Unika praarbaro en Hungario

Bükkábrány estas malgranda vilaĝo en Nord-Hungario, ĉe montaro Bükk. Ĉe la vilaĝo funkcias ekstera lignito-minejo.

En somero de 2007. la laboristoj subite rimarkis 15 pecojn da interesaj „makuloj”.
Ĉar la trovaĵo promesis sin tre interesa, ili anoncis la aferon al la arkeologoj.

Post purigado de la tereno, ili trovis senparan, en la mondo tute unikan praan arbaro-parton: 15 praarbojn en la tero, 60 metrojn malsupre.

La arboj estis marĉaj cipresoj (taxodium). Ili restis ĉi tie el la supera-miocena epoko de la Tero, de antaŭ 7,5 miliono da jaroj.

En tiu ĉi regiono arkeologoj ofte trovis restaĵojn de kreskaĵoj, eĉ praarboj. Tamen tiuj estis jam ne en siaj originaj kresklokoj, ili estis karbiĝitaj, aŭ ŝtoniĝitaj.

La interesaĵo kaj unikaĵo de la novtrovitaj arboj estis, ke ili staris en siaj originaj kresklokoj, restis en siaj originalaj formoj, en bona stato. Ĉar ilin ĝis nun kovris ŝlimo, ili tute ne karbiĝis kaj ne ŝtoniĝis, sed konserviĝis en siaj originalaj materialoj. En bona stato restis la krusto, la radikaro, eĉ oni trovis ankaŭ pli-malpli grandajn branĉojn. La aĝo de la arboj estis ĉirkaŭ 300-400 jaroj. Ili estis 5-6 metrojn altaj, iliaj diametroj estis de 1,5 ĝis 3 metrojn larĝaj.

La fakuloj konstatis, ke en tiu praa-epoko okazis natura katastrofo, kiam pli ol ses metrojn alta ŝlimtavolo superŝutis ĉion. La superaj partoj de la arboj mortis, tamen iliaj trunkoj konserviĝis ĝis nun en ŝlimo. Originale tiuj arboj estis ĉ. 30-40 metrojn altaj.

La fakuloj diskutis, kiel savi, kiel konservi ilin. Ili devis tre urĝe labori, ĉar la trunkoj ege rapide sekiĝis en la varmega somero. Pridiskutinte ankaŭ kun alilandaj fakuloj, finfine 4 trunkojn ili konservis en sukera likvo, kelkajn en akvo, aliajn per alia maniero.

Nuntempe oni povas admiri kelkajn ekzemplerojn en muzeo.







13 comments

JUHÁSZ Margit said:

Kara Sulko, via pripenso estas interesa... jes, vere... :-)) Dankon pro via komento.
13 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Kara Natali, koran dankon pro interesiĝo pri mia artikolo. Dankon pro la stelo.
12 years ago ( translate )

Maria said:

dankon, bone scii - mi estinte tie antaŭ jaaaroj ankaŭ ne aŭdis pri div. interesaĵoj, pri kiuj vi skribis
12 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Kara Maria, dankon pro viaj vizito kaj komento. La arbojn oni trovis en la somero de 2007, poste longe daŭris ankaŭ la konservado, eble dum 1-2 jaroj, dume oni ne povis vidi tiujn interesaĵojn. Eble vi estis en Hungario pli frue.
12 years ago ( translate )

Lars Sözüer said:

Mi estis en Bükk-montaro en somero 2007. Bedaŭrinde mi tiam ne aŭdis pri tiu ĉi unikaĵo.
Tre interese, dankon!
14 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit replied to Lars Sözüer:

Kara Lars, mi dankas vin pro la komento. Eble, se vi tiam sciintus pri tiuj arboj, vi ne povintus ankoraŭ vidi ilin. Mi legis, ke konservado daŭris longe. Amike. Margit.
14 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Kara Blazio, dankon pro via komento. :-)
14 years ago ( translate )

Erzsébet Tuboly replied to JUHÁSZ Margit:

Dankon pro tiu interesa raporto. Mi trovis kelkajn fotojn en la reto pri tiu grandioza "trovaĵo"

La 8 millionaj jaraj praarboj jam konservitaj
14 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Dankon Erzsi. :-) Ankaŭ mi metis kelkajn fotojn en mian galerion. Ĉu vi vidis?
14 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Dankegon Kari, vi pravas, cipresoj kaj ne cirpesoj. Jam mi korektis. :-)))
14 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Saluton Wel, mi ĝojas, ke plaĉis al vi mia teksto. Dankon pro via komento.
14 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Kara Dorina, mi dankegas vin pro via komento.
14 years ago ( translate )

JUHÁSZ Margit said:

Kara Karesema, mi kore dankas vin pro via vizito kaj interesiĝo pri mia artikolo. Brakumon!
14 years ago ( translate )