Karaj geamikoj,
Ambaŭ volumoj de la telefona aplikaĵo “Esperanto per rekta metodo” nun estas pretaj kaj elŝuteblaj en la Google-apobutiko.
Ambaŭ estas taŭgaj por Android-poŝtelefonoj kaj ankaŭ por Android-tabledoj. Sur tabled-ekranoj la bildoj kaj butonoj aŭtomate pligrandiĝas .
Detala informo pri la kurso estas en la retpaĝo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago, Nederlando:
www.iei.nl/ieieo77.htm
Por elŝuti kaj instali la volumon 1: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperanto aŭ Esperantokurso aŭ, per
www.iei.nl/apo.htm (la butik-anonco kun pliaj informoj).
Por elŝuti kaj instali la volumon 2: iru per via poŝtelefono al la Google-apo-butiko (Google Play) kaj trovu ĝin per la serĉvorto Esperantoplus aŭ per
www.iei.nl/apoplus.htm
La aplikaĵoj ankaŭ estas taŭgaj por t.n. tabledoj (angle: tablets): tiuokaze la formato de bildoj, butonoj ktp. aŭtomate estas pli granda.
Mi petas informi pri tio vialandajn esperantistojn, sed precipe ne-esperantistojn.
Vidu ankaŭ
play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto
Amike,
Stano Marček
0 comments