En la revuo Esperanto, februaro 2016, rubriko “Reliefe”, p. 33, aperis artikolo de Piet Bujnsters el Nederlando pri la preparata kurso de Esperanto per rekta metodo por poŝtelefonoj, projekto de Internacia Esperanto-Instituto en Hago. Ĝi nun estas en fazo de testado. Se vi volas helpi, vi simple per via poŝtelefono povas elŝuti la “apon” kun la nomo ‘’Esperantocursus/Esperantokurso’’ el la apobutiko de Google: Play store. Vi ne bezonas pasvorton. Serĉu la apon per la serĉfenestreto.
Viaj rimarkoj estas tre bonvenaj al pbuyn@planet.nl aŭ petrobrunido@gmail.com aŭ iesperanto@versatel.nl
Vidu ankaŭ:
www.ipernity.com/doc/stano.marcek/41235728
1 comment
Stano Marček said:
mi ne havas androidan telefonon – mi uzas iPhone.
Sed mia Google-serĉilo, petante “Google Esperantocursus/Esperantokurso”, trovis jenon:
play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto&hl=cs
applion.jp/android/app/com.embarcadero.esperanto
apkfetch.com/esperanto-coursekurso/com.embarcadero.esperanto
play.google.com/store/apps/details?id=com.embarcadero.esperanto
Amike,
Stano