Loading

IJK 2009 - Belas aer'

Kanto, kiu nome de la gastiganta lando Ĉeĥio malfermis la ĉeftemon "LIBERECO" de IJKo 2009 en Liberec (dum la inaŭgura vespero 18.7.2009). Gitarludas kaj kantas Pavla Dvořáková .
Registraĵo de la unuaj tri strofoj el kvin.

La kanto "Belas aer'" estis verkita de la populara ĉeĥa kanzonisto Jaroslav Hutka, en 1974 igita de la komunisma reĝimo elmigri al Nederlando. En tiama Ĉeĥoslovakio ĝi fariĝis unu el neformalaj naciaj simboloj de sopiro pri libereco.
En Esperanto-traduko de Zdeněk Rusín ĝi estis kantata i.a. de ĈEJanoj dum Internacia Seminario 1989 (tuj post ŝanĝo de politika reĝimo enlande kaj dum la unua grupa libera vojaĝo de okcidenten....)

BELAS AER‘ (Krásný je vzduch) (akordoj C Ami Dmi G....)
1. /:Belas aer‘, belas pli la maroj:/,
/:kio pleje belas, kio plej belas
rido en vizaĝoj:/.
2. Firmas fraksen‘, firmas pli la fero,
kio pleje firmas – homo kun espero.
3. Povras dezert‘ kaj ĉielebeno,
kio pleje povras – vivi sen la amo.
4. Fortas armil‘, fortas pli la rajto,
kio pleje fortas – verdirita vorto.
5. Grandas la Lun‘, grandas pli la Tero,
kio pleje grandas – la homa libero.
Visible by: Everyone
(more information)

More information

Visible by: Everyone

Attribution + non Commercial + no derivatives

Report this video as inappropriate